Ekis la 25a Monda Skolta Ĵamboreo
August 2, 2023Hodiaŭ komenciĝis la 25-a Monda Skolta Ĵamboreo en Saemangeum, Sud-Koreio. Partoprenas preskaŭ 50.000 gejunuloj kaj plenkreskuloj el 156 landoj, kun la devizo “Desegnu viajn revojn”.
La loko adaptita por esti la tendaro, estas rizejo do sufiĉe humida kaj facile inundita. La surfaco estas 8,8 kvadrataj kilometroj kun la necesaj instalaĵoj por provizi sanservon, manĝaĵon, permesi la diversajn agadojn de la ĵamboreo, kiu igas junulojn kaj plenkreskulojn interŝanĝi spertojn, lerni pri malsamaj kulturoj kaj lingvoj kaj multajn memorojn por siaj kolektoj.
Ĝis nun, la varmego, la alta humideco kaj kelkaj pluvegoj markis la skoltan spiriton per la “ĉeesto de BP”, estas tio, kion la partoprenantoj indikas kiel malfacilaĵon.
La malferman ceremonion ĉeestis la Prezidanto de la Korea Respubliko, kun sia edzino, en perfekta skolta uniformo; K-popgrupoj, korusgrupoj kiel “Forstella”, kaj aerefektoj per virabeloj.
Vi povas vidi ĝin en ĉi tiu ligo https://www.youtube.com/live/MRF0IAgdUww