Renovigo de Lokaj Reprezentantoj
May 1, 2024Ĉi jare Skolta Esperanto-Ligo renovigos ĉiujn Lokajn Reprezentantojn tra la mondo. Ni celas plijunigi laŭeble la kunlaborantaron por pli aktiva agado.
La naciaj reprezentantoj havis sian taskon je la nivelo de tuta lando, kio por multaj estis giganta tasko kaj preskaŭ neeble plenumebla. Tial ni ĝisdatigis la situacion al pli atingebla nivelo por laboro de reprezentado kaj disvastigo kaj de Esperanto kaj de Skoltismo, je urba, provinca aŭ regiona nivelo, kiu faros la laboron de reprezento de la Ligo en la skoltaj grupoj aŭ Esperanto-kluboj multe pli facila.
Por esti Loka SEL-Reprezentanto, ne necesas aparteni nun aŭ antaŭe al iu ajn skolta asocio, kvankam tio estas pluso.
Ankaŭ ne gravas ĉu via skolta grupo apartenas al WOMS, WAGGS, WFIS aŭ WOIS, aŭ al iu alia organizo ĉar nia celo ne estas starigi apartan organizon sed nur inviti al praktikado de lingvo kaj interŝanĝo internacia inter skoltoj.
Scio de Esperanto estas dezirinda, sed ne deviga. Por plibonigi ĉi tiun lastan situacion ni povas helpi plibonigi la nivelon de scio de Esperanto.
Se vi interesiĝas helpi nin, kompletigu la sekvan formularon, kaj ni kontaktos vin: https://forms.gle/RQSYUduugoAyQsDc9