SKOLTOJ KAJ KORONAVIRUSO: KIO ŜANĜIS EN SKOLTISMO?

SKOLTOJ KAJ KORONAVIRUSO: KIO ŜANĜIS EN SKOLTISMO?

May 23, 2020 Off By redaktoro

La pandemio ankaŭ havis grandegajn konsekvencojn en la skolta kaj skoltina movadoj. Kompreneble preskaŭ ĉiuj kunvenoj de la skoltaj grupoj aŭ sekcioj haltis kaj nun ne plu eblas partopreni pro la kvaranteno, kaj nun oni atendas kiel tiuj landoj kie la kvarantenoj jam leviĝis, kiel oni faros por havi somerajn tendarojn kaj semajnajn kunvenojn. Do, geskoltestroj devis adapti la skolt(in)an metodon al la nunaj cirkunstancoj, tre kreive.

La problemo estas granda kaj la kreivo de la skoltestroj devos esti granda ankaŭ ĉar kutimaj skolt(in)aj aktivecoj havas tre proksimajn rilatojn kaj do socia distanciĝo ne multe okazas ĉe ni. Imagu kiel tio eblus fari dum somera tendaro aŭ en ludoj!!!

Malgraŭ ĉiaj malfaciaĵoj, geskoltoj sukcesis bone profiti de la pandemio ĉar dank’al nunaj teknikaĵoj semanaj kunvenoj nun okazas virtuale per zoom k.a.; multaj skoltaj grupoj kaj sekcioj nun kolektas manĝaĵojn por doni al senlaboruloj, helpas al urbaj instancoj por diversaj taskoj kiel ekz-e instrui kiel korekte purigi la manojn k.t.p. Kaj landaj skolt(in)aj asocioj ankaŭ adaptiĝis al nova “vivsistemo” kaj eĉ festis datrevenon per la uzo de ĉiaj eblaj retaj eblecoj, kiel ekzemple Ĉilia Geskolta Asocio, kies 111an datrevenon oni povis ĝui per facebook, instagram, teamspeak, snapchat, tiktok, ktp. !!

Kelkaj junuloj eĉ montris per jutubo kiel fari maskojn per la skoltaj koltukoj/fulardoj, kaj unu eĉ inventis specialan aĵon por protekti orelojn dum la uzo de maskoj ( vidu la supran bildon)!!!

Eble eĉ iu grupo inventis samtempan hejman tendumadon per zoom!!! kaj ni ankoraŭ ne scias.