Italaj Skoltoj Preparos Meditadojn por Kruca Vojo

Italaj Skoltoj Preparos Meditadojn por Kruca Vojo

April 1, 2021 Off By redaktoro

La papo Francisko petis al Itala Asocio de Geskoltoj (AGESCI) -inter aliaj junularaj organizoj- redakti la meditadojn por la ĉi-vendreda Kruca Vojo ( Via Crucis) ofte farata en la Roma Koliseo. Ĉijare okazos ene de  la Placo de Sankta Petro, kiel pasintjare. La meditadoj estas legata antaŭ la komenco de ĉiu el la 14 stacioj. La legantoj kaj portantoj de la Kruco kaj kandeloj estos gejunuloj el la kvar junularaj organizoj kiuj partoprenos en la evento.

En Italio ekzistas du katolikaj skoltaj asocioj Scouts d’Europa kaj AGESCI, kun forta rilato al la Sankta Sidejo. Eĉ la papo ofte havas ĝeneralajn asembleojn kun ambaŭ asocioj.