Burundaj Esperanto-skoltoj
March 9, 2025Ni ricevis novaĵojn el Burundo, kie nia Loka Reprezentanto, NTAKIRUTIMANA Nicodème, informas nin en sia jarraporto pri la agadoj faritaj dum la antaŭa jaro. Ĉi tiuj inkluzivas la kreadon de skoltaj grupoj , al kiuj ili instruas Esperanton, ilian partoprenon en la helpo al konstruado de preĝejo, kaj ilian partoprenon dum la 109-a Universala Esperanto-Kongreso en Arusha, Tanzanio.
Estas interese ricevi tiun ĉi novaĵon el Afriko, kaj la gravan agadon de esperantistoj en la disvastigo de Esperanto sur tiu kontinento. Gratulon al Nikodemo!
Se vi ŝatus helpi Nicodeme en lia laboro, bonvolu skribi al ni kun lia retadreso kaj telefonnumero. Ĉiu helpo estas bonvena!