Oktobre skoltoj Ĵamboreas!!

Oktobre skoltoj Ĵamboreas!!

August 11, 2024 Off By redaktoro

Kiel ĉiujare, dum la tria semajnfino de oktobro ni havas Mondan Ĵamboreon, sed sen eliri de niaj hejmoj aŭ semajnaj kunvenejoj. Ĉi tiuj estas la Ĵamboreo en la Aero (JOTA) kaj la Ĵamboreo en la Interreto (JOTI).

JOTA-JOTI estas tradicia evento de la Movado, kiu ebligas al skoltoj el la tuta mondo de ĉiuj aĝoj renkontiĝi danke al radioamatoroj, en Interreto, kaj sur aliaj interretaj platformoj, por efikigi ĉi tiun Mondan Skoltan Fratecon.

Skolta Esperanto-Ligo havas #esperanto-kanalon en la platformo Scoutlink.net kie ni povas renkontiĝi, krom nia Discord-konto (https://discord.gg/FpR8f9E7qy) kun diversaj skribaj kaj voĉaj kanaloj.

Se vi ankoraŭ ne konas Esperanton, tio ne estas problemo ĉar per Google Translate ( https://translate.google.com) vi povas kontakti nin perfekte ĉar ĝi estas 98% certa!! Kaj samtempe vi lernas la Internacian Lingvon.