Ĵamboreo per Interreto (JOTI 2022)
October 14, 2022Ĉi-semajnfine la tutmonda skoltaro renkontiĝos per grandega evento nomata Jamboree on the Air / Jamboree on the Internet, alimaniere JOTA/JOTI.
Radioamatoroj – ĉu skoltaj, ĉu volontulaj – kontaktos aliajn skoltojn aŭ radioamatoroj por babili per la etero kaj interŝanĝi kantojn, adresojn ktp. Same okazos per la reto, ĉar tie eblos uzi multajn mesaĝilojn kiel whatsapp, tiktok, instagram, skype, zoom, discord, ktp
Scoutlink estas la oficila loko kie eblos kontakti aliajn skoltojn ĉefe tekste, sed ankaŭ per video aŭ minecraft aŭ teamspeak. Ni, skoltoj esperanto-parolantaj, havas tie nian propran kanalon #esperanto. Ĉisube ni metos bildojn kun informojn kiel atingi tiun kanalon, kaj renkonti nin. Ankaŭ ni donos al vi la ligon por nia diskord-servilo.