Verdaj Skoltoj invitas al Internacia Tendumado
June 4, 2022Karaj samideanoj,
Ni estas skoltogrupo – la Verdaj Skoltoj – kun membroj el diversaj landoj (ĉefe Belgio kaj najbaraj landoj) kiuj komunikas per la lingvo Esperanto. Ĉi-jare ni deziras ke nia somera tendumado estu pli internacia kaj ni invitas ĉiujn homojn kiuj interesiĝas pri tendumado en internacia etoso. Se vi ne parolas Esperanton, ne gravas, ni helpos vin lerni! (nia retejo legeblas ankaŭ en la angla, franca, nederlanda kaj germana).
Tiu internacia tendumado okazos de la 11a ĝis la 20a de aŭgusto en granda skoltodomo (45 lokoj ene kaj 20 lokoj en tendoj) apud Moustiers-sur-Sambre, Belgio.
Estos LA okazo renkonti homojn de la sama aĝo, malkovri la tradiciojn de alilandaj skoltoj, lerni novajn aferojn parolante esperanton – kaj gustumi nian surfajran specialaĵon!
Se vi estas inter 8 kaj 20 jaraĝa aŭ konas homojn inter tiuj aĝoj kiuj parolas/lernas esperanton, tio povus interesi vin!
Estas tri aĝgrupoj: la Lupidoj (8-11j), la Esploristoj (12-16j) kaj la Roveroj (17-20j) kaj ĉiu havas apartan programon.
Pli da informoj pri nia skoltogrupo vi trovos ĉe nia retejo (tie vi ankaŭ trovos paĝon pri tiu tendumado kaj aliĝilo). Ankaŭ eblas rekte kontakti nin per info@verdajskoltoj.net.
skoltamike,
Bubalo kaj Dingo por la Verdaj Skoltoj