Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
LA SKOLTA LEĜO : SKOLTO ESTAS FIDELA de Mario Sica
Mario Sica proponas ĉi tie alia maniero legi la sintenon tradician rilate al la dua artikolo de la Skolta Leĝo, iomete aranĝita al la esperanta skolta medio.
La dua artikolo de la Skolta Leĝo ( A Scout is loyal) estis tradukata en Esperanton kiel “Skolto estas fidela”.
Ŝajnas mi ke traduki “fidela” ne nur ne plenumas la originalan senson laŭtekstan de B.P. sed tio konstituas malriĉiĝo de lia ideo. Ekde kiam oni ne povas esti fidela sen esti lojala, ne veras en la inversa senso: Lojaleco ne inklusivas necese la fideleco. Pensu pri paro, kiu ne plu amas unu la alian kaj kiu prefere havas senton por aliaj homoj. Ili povas konduki sin kun lojaleco reciproka - kaj tio ĉi estas kun malkaŝemo, sincereco, honesteco- dirante sin ĉion: sed ilia fideleco estos probable malpli.
Aliflanke mi memoras, ke miaj trupestroj, en la klarigo de la leĝo artikolo laŭ artikolo ( ĉar tiel oni uzis tiam), estis kelkaj malfacilaĵoj por diferenciĝi la artikolo 2a el la artikolo 1a ( Skolto konsideras sian honoron meriti fidelecon) kaj oni devis rifuĝi en la ekstera konduto ( skolto lojala kiel malakra homo kiu kondutas sin sen preteksto, kiu diras panon al pano kaj vino al vino…) Ke tio ĉi estas grave, kompreneble, sed estas nur la ekstera projekcio de interna sinteno. Se oni reduktas al la sola doto de lojaleco, la interna sinteno de la artikolo 2a estas efektive tro proksima al la artiko 1a. Se anstataŭ oni rilatas al la koncepto de “fideleco”, kovras gamon de valoroj multe pli vastaj kaj diversaj.