Warning: ob_start(): output handler 'ob_gzhandler' conflicts with 'zlib output compression' in /home/skoltamo/public_html/doku/inc/init.php on line 165
skolto_estas_fidela [La Skolta Mondo Vikie]

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


skolto_estas_fidela

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.


LA SKOLTA LEĜO : SKOLTO ESTAS FIDELA de Mario Sica

Mario Sica proponas ĉi tie alian manieron legi la tradician sintenon rilate al la dua artikolo de la Skolta Leĝo, iomete aranĝita al la esperanta skolta medio.

La dua artikolo de la Skolta Leĝo ( A Scout is loyal) estis tradukata en Esperanton kiel “Skolto estas fidela”.

Ŝajnas mi ke traduki “fidela” ne nur ne plenumas la originalan senson laŭtekstan de B.P. sed tio konstituas malriĉigo de lia ideo. Ekde kiam oni ne povas esti fidela sen esti lojala? Ne veras la inverso: Lojaleco ne nepre inkluzivas fidelecon. Pensu pri paro, kiu ne plu amas unu la alian kaj kiu prefere havas senton por aliaj homoj. Ili povas konduti sin kun lojaleco reciproka - kaj tio ĉi estas kun malkaŝemo, sincereco, honesteco- dirante ĉion unu al la alia: sed ilia fideleco versxajne ne plu estas.

Aliflanke mi memoras, ke miaj trupestroj, en la klarigo de la leĝo, laŭ artikolo post artikolo (ĉar tiel oni tiam kutimis), havis kelkajn malfacilaĵojn por diferencigi la artikolo 2a de la artikolo 1a ( Skolto konsideras sian honoron meriti fidon) kaj oni devis turnigxi al la videbla konduto (skolto lojala kiel malakra homo kiu kondutas sin sen preteksto, kiu diras panon al pano kaj vino al vino…) Tio ĉi gravas, kompreneble, sed estas nur la ekstera projekcio de interna sinteno. Se oni reduktas fidelecon al la sola doto de lojaleco, la interna sinteno lau la artikolo 2a estas efektive tro proksima al tiu de la artikolo 1a. Se, anstataŭe, oni rilatas gxin al la koncepto de “fideleco”, kovras gamon de valoroj multe pli vastaj kaj diversaj.

skolto_estas_fidela.1653046030.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 2022/05/20 07:27 de 192.36.109.108

Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki