Tag Archives: tendaro

La Kvadrata Ĉirkaŭvolvo

Oni uzas ĉi tiun volvon por kunigi du stangojn, trunkojn aŭ tubojn, krucigitajn en rekta angulo.

Oni komencas kun mastkroĉo plikita tre forte ĉirkaŭ la vertikala stango kaj sube de la horizontala stango.

Poste oni devas ĉirkaŭigi la stangojn per la ŝnuro, kun tri aŭ kvar plenaj turnoj, klopodante, ke ĉiu turno estu interne en la vertikala kaj ekstere en la horizontala stango.

La ŝnuro devas ĉiam esti streĉita, tiel la volvo estu pli firma.

Oni finas la tutan volvon per la sama mastkroĉa noto kiel ĉe la komenco, sed ĉifoje sur la horizontala stango.

Praktiku ĉi tiun volvon, ĉar ĝi estas ja utila por konstruaĵoj kiel pontoj kaj ŝtuparoj.

Skolta Tendaro en Hungario

Informas Zahonyi Lajos

Inter 16 kaj 23 de julio 2006 en Hungario okazis la unua – post 60 jaroj – skolta Esperanto – tendaro. Apud rivereto Tur (orienta Hungario), ĉe la vilaĝo Turistvandi tendumis 14 personoj, kuj antaŭtagmeze partoprenis E-kurson. La tendaro sukcesis dank’ al la kunlaboro de Asocio de Hungaraj Skoltinoj kaj Skoltoj, Hungara Esperanto Junularo (HEJ) kaj Nacia Reprezentanto de SEL.