Tag Archives: Skolta Metodo

10 Kialoj por Dungi Skoltojn en Entrepreno

Jen estas la 10 ecoj, laŭ Forbes, kiuj aldonas valoron por ke iu skolto povus esti dungota en entrepreno aŭ esti utila por la socio kie li/ŝi vivas:

 

Scias labori teame

Skolt(in)o povas havi ĝis 15 jaroj de sperto en laboro teame, ĉiam respektante la aliulojn kiel valoro funda. Levi tendojn aŭ organizi tendumadon por 200  junaj personoj volontule postulas laboro en teamoj. Lernado en skoltismo , kompreneble, estas kooperativa kaj laŭ projektoj.

Estas kreivema

Havas multajn jarojn trovante kreivajn solvojn al malfavoraj situacioj.  Devis improvizi tegmentojn antaŭ  ne prognozitaj ŝtormoj, inventi ludon pri vikongoj por 100 infanoj dum 15 tagoj, aŭ starigi monkolektiĝan kampanjon por pagi elspezojn de laborkampo en Sirio.

Respektas sian valorskalon kaj vorton donitan

Kutimas programi kaj realigi aktivecojn surbaze de skolt(in)aj valoroj, kiuj havas tre klaran kaj difinitan markon  ( “etika kodo” kadre de profesia mondo). Ĉi tio estigas bezonon kreigi je la projektoj kiuj oni partoprenas, kaj laŭlinigi ilin kun siaj ŝatoj kaj pasioj. Vero, nobeleco, justico, solidareco aŭ la respekto pro la donita vorto estas neŝanĝeblaj varoloj kadre de tiu ĉi agado.

Scias gvidi kaj esti gvidata 

Praktikas jam ekde  kiam havas 6 jaroj  preni decidojn kaj labori en pluraj  projektoj samtempe; en kelkaj el ili povas esti la gvidanto kaj en aliaj estas gvidata de siaj kunuloj. Kiam li /ŝi gvidas, oni faris tion per kongrueco, memfido kaj empatio, sciante kion la aliaj sentas kaj estante kongrua kun siaj decidoj.  Kiam oni estas gvidata, laboras teame kun respekto, instigante interkonsenton kaj  koheron.

Estas kompreniĝema

Same kiel en entrepreno, skolt(in)o kunvivas diversajn tipojn de geinfanoj, de malsamaj aĝoj, kapabloj kaj ŝatoj. Kompreniĝemo rolas grave por kunvivado kaj reciproka helpo.  Skolt(in)o lernis ke ne ĉiuj kunportos saman pezon en sia dorsosako, sed ke tiu ĉi  oni devas disdoni laŭ kapabloj de ĉiuj , kaj ke la plej bona ekskurso ne estas tiu kiu plej alte atingas sed tiu kiu eblas ĉiuj membroj de la grupo atingi.

Valoras la penon 

Ekde tre junaj la aktivecoj de la skolta vivo, tre ligita al naturo,  iras direktitaj al lernado kiel vivteni sin, superigi sin eĉ kiam oni ne plu havas fortojn por unu paŝo pli, rideti antaŭ la malfacilaĵoj kaj klopodi atinigi tion, kion oni sin proponas.

Scias decidi pri celoj kaj kiel taksi ilin

Ekde la 6 jaroj ili havas praktikon en decidado pri celoj , ĉu personaj ĉu kiel teamo kaj poste taksi ilin mem kaj ricevi la taksadon de aliaj. La pritaksado konstruiva estas, do, praktiko kiun skolt(in)o regas perfekte kiam komencas sian laboran vivon.

Estas donacema

“Doni” kaj “disdoni”  estas la verboj plej prezentaj en la skolta vivo. La akvo kiu restas ĉe  ladbotelo ne apartenas al ĝia propietulo sed al tiu kiu pli bezonas ĝin, kaj skoltestr(in)o  povas investi 1.000 horoj jare kiel volontulo, dediĉitaj eduki geinfanojn por igi ilin pli bonaj homoj.

Luktas kontraŭ maljusteco

Per la moto ” lasu la mondon pli bona ol kiel vi ĝin trovis”,  la skolta pedagogion baziĝas en tio ke la gejunuloj estu kapablaj kompreni sian potencialon plibonigi sian ĉirkaŭaĵon, solvante kun kuraĝon la defiojn alfrontitaj, kaj ne rigardante aliflanken antaŭ la maljustecon sed agante por ŝanĝi ilin.

Estas persono “ kun rimedoj”

Havas longan sperton por vigligi, inventi ludon por solvi problemon, prelegi publike, aŭ trafi la plej malmultekostan entreprenon por luado de busoj. Estas aventurema kaj vigla, kaj kutimas solvi problemojn de malsamaj grandecoj kaj formoj

Ĉu estas ĉi tiuj kapabloj  tiujn kiuj oni serĉas en homoj por la laborteamoj de ĉiu entrepreno?

  • Se vi estis skolt(in)o kaj skoltestr(in)o, skribu tion en via vivresumo kaj raportu tion en la laborintervjuoj
  • Se vi serĉas naturdotojn, ne mistrafu la konkurencajn avantaĝojn de skolt(in)o
  • Se vi estas patro aŭ patrino kaj volas eduki viajn gefilojn en tiom esencaj kapabloj: aliĝu viajn gefilojn en skolta grupo, malgraŭ tio, ke vi devos frue vekiĝi de tempo-al-tempo kaj ĉeesti kelkajn kunvenojn jare.

*La utileco de ĉi tiuj principoj estas rekte proporcia al la nombro de jaroj kiel skolt(in)o kaj plimultiĝas se oni estis skoltestr(in)o “.

Originala artikolo aperis ĉe  Forum Libertas

EGALULA PREMO: Ĉu funkcias por vi?

Dum la jaroj, Johano, estinta Agla Skolto, multe helpis la skoltojn en sia trupo kiel subtrupestro. Kiam forlasis la trupestro li miris kiel la trupo daŭrus, se neniu estrus ĝin. La knaboj komencis perdi intereson kaj kunvenoj ne bonis. Unu tagon, Johano parolis kun a Distrikta Komisiulo pri ĝi kaj baldaŭ partoprenis kurson por trupestroj kaj multe legis libron por trupestroj, kelkajn partojn pli ol unufojo.

Post tio, John telefonis la patrolestrojn por kunveni ekster la trupkunveno diskuti la malbonan aferon. Ĉar la antaŭa trupestro estris ĉiujn kunvenojn, tendarojn kaj programon lia subita translokiĝo malfortigis la trupon en diversaj manieroj. Kion fari? Post kelka diskuto, la patrolestroj petis Johanon esti ilia estro. Johano rifuzis sed gvidis ilin elekti ĉefpatrolestron estri la trupon. Poste Johano konsilis kun ili pri kiel funkciigi la trupon kaj kiel administri la kunvenojn kaj la tendaron ĉirkaŭ pionirarta programo. La uzo de la nodoj kaj de ĉirkaŭvolvoj por konstrui kamploĝan meblaron estis la lertecoj de la monato. Komprenante ilaran scion, li pluinstruis al ili pri la pionirarto petante ke antaŭ ol la sekvonta trup-kunveno ĉiu patrolo lernu la nodojn. La patrolestroj konsentis kaj faris komencajn planojn por iliaj patrolaj kunvenoj.

La vespero de la trupkunveno venis, kaj pli da knaboj asembleis ol je iu ajn alia tempo en la memoro de Johano. Post la kunveno Johano kunvenis denove kun la patrolestroj kiuj entuziasme dankis pro lia helpo. La knaboj multe ĝuis la programerojn kaj la ludojn kaj pli multe ol ĉio ajn alia, ili la patrolestroj, administris la tutan kunvenon, ne iu plenaĝulo!!! Kiel semajnoj pasis, spirito inter la patroloj kompeti rapide kreskis, teama laboro okazis kaj la trupo pliigis en nombroj.

Dumtempe Johano havis neniun komitaton, sed iu ajn alia koncerna patro kiu alvokis la parencojn prizorgi la transportadon, gajni li da financoj por nova ekipaĵo, helpi pretigon de skolto-parenca nokto kaj pluaj detaloj necese en la vivo de trupsubteno.

Malfeliĉe unu problemo daŭris. Ne multaj skoltoj gajnis insignojn kaj neniom da diskuto je la trupa aŭ je la patrolestraj kunvenoj povus instigi la knabojn. Kion fari? Al Johano tio estis vera enigmo.

Unu tagon ĉe vendejo Johano renkontis la plej junan skolton kaj havis longan diskuton kun li. Eĉ tiu knabo ne povis respondi tion ĝis Johano petis lin renkonti denove je sabata mateno apud la trupkunvenejo. Jen estas malgranda arbaro tie kaj ili ambaŭ trapromenis, studante ĉiun arbon la ŝelo, kaj birdoj supren. La eta skolto nomita Georgo lernis multe tiun matenon kaj ili decidis kunveni denove samloke, samtempe sed kun la manlibro. Dum semajnoj poste, Johano kaj Georgo iĝis bonaj amikoj spite de la aĝdiferenco kaj baldaŭ Georgo iĝis duagrada skolto je la surprizo de ĉiuj aliaj trupanoj. Rezonis la patrolestroj kaj aliaj knaboj, se Georgo povas pasi, ili nelonge permesos le herbaron kreski sub iliaj piedoj. Baldaŭ la trupo prenis sur sin defio gajni insignojn kaj al la surprizoj de la parencoj nova komenciĝo okazis kiam la skolto preskaŭ premis lian parecon aktive subteni ĉian parton de la programo.

Johano nelonge estas la trupestro ĉar li trovis dediĉitan patron prizorgi la postenon sed lia amiko George restas vivlonga amiko.

La Skolta Leĝo en Ĉilio

Guias y Scouts de Chile

Sendube, la plej grava momento en ĉies skolt(in)a vivo, estas kiam oni faras “la promeso”-n.  La Skolta Leĝo ne estas la sama tutmonde, kaj de tempo al tempo oni aranĝas ĝin laŭ la nova sentemo de la junularo.

Malgraŭ tio, ĝi ĉiam kaj ĉie invitas nin agi laŭ ĝi.

Do, ĉu vi povas sendi al ni kiel tekstas nuntempe la Skolta Leĝo por via Skolt(in)a Asocio?

En Ĉilio, la teksto de la Skolta Leĝo  tekstas jena:

Skolt(in)o estas:

  • fidinda
  • lojala
  • servema sen atendi rekompencon
  • disdonema je ĉiuj
  • gaja kaj afabla
  • protektema je la vivo kaj natura
  • respondeca kaj nenion duonfaras
  • optimista
  • zorgema pri aĵoj kaj valoras la laboron
  • kohera en sia penso, vorto kaj ago.

Kaj ĉe vi?

Ridetu

 

Gabriela Mistral
Gabriela Mistral

(poemo de Gabriela Mistral,  Ĉilia Nobelpremiito ) 
Rideto kostas malmulton,
kaj produktas multon.
Ĝi ne malriĉiĝas tiun, kiu ĝin donas
kaj riĉigas tiun, kiu ĝin ricevas.
Ĝi daŭras etan momenton
kaj restas eterne en memoro.
Ĝi estas la eksterna spuro
de profunda amikeco.
Neniu estas tiom riĉa,
kiu povas vivi sen ĝi;
kaj neniu tiom malriĉa
por ne meriti ĝin.
Rideto konsolas lacecon,
renovigas la fortojn
kaj gajigas vian malĝojon.
Rideto valoras de kiam ĝi estas donita.
Se vi pensas, ke rideton al vi nenion alportas,
estu malavara kaj donu la vian,
ĉar neniu bezonas pli da rideto
kiel tiu, kiu ne scias rideti.