Tag Archives: SEL

SEL-Estraro Kunvenis Virtuale

La Estraro de Skolta Esperanto-Ligo unuafoje kunvenis virtuale kun partopreno de 4 el ĝiaj 6 membroj. Dum la kunveno okazinta la 1an de majo ĉijare, oni pritraktis multajn temojn kiel membraro, financoj, situacio de Landaj Reprezentantoj, balotado, tendumoj, kaj la kreo de materialoj kiel insignoj, koltukoj, flagoj, kaj aliaj reklamiloj pri SEL.

Sed la plej interesa novaĵo estas, ke ekde nun eblas aliĝi sen pago de membrokotizo. Por tio vi devas nur plenumi la formularon kaj jam vi membras.

SEL-Estraro kunvenos regule ĉiujn 15 tagojn por trakti temojn diversajn.

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

Helpu nin Konstrui Estontecon!!!

Nia Ligo jam estas 100 jara, kaj la cirkunstancoj kie skolt(in)ismo multe ŝanĝis inter la komencaj jaroj de la ligo, kaj la nuntempo. Pro tio oni bezonas ŝanĝi ne la celojn sed la rimedojn kiujn ni uzas por atingi la celon montri Esperanton al la skolt(in)aro.

Ni konstruis malgrandan enketon pri SEL kaj ĝia agado, kaj demandas tie pri kelkaj aferoj kiuj iam aperis en la diskutoj pri SEL, kiel ekz-e ĉu starigi SEL kiel internacia skolta organizo konkurenca al aliaj skoltaj organizaĵoj?, ĉu ĵamboreumi ĉiun 4an jaron? Ĉu krei konkursojn internaciajn? ktp.

Ni petas al vi, respondi tiun ĉi enketon por havi ideon pri la nuna situacio de SEL tra la mondo, kaj kien iri kaj kion fari.

Jen la ligo, kaj ne nepre vi devis/devas esti membro de la skolt(in)a movado por ĝin respondi.

Klaku sur la ligon kaj helpu nin. Oni malfermos novan fenestron, kaj klaku sur “siguiente” ( sekva, en la hispana), kaj bv. respondi.

Nova Retejo de SEL

Ekde februaro ĉijare Skolta Esperanto-Ligo havas novan oficialan retejon, ĝi estas prizorgata teame de Guido Ricci, James Rezende Piton kaj Hector Campos, kaj estontajn kunlaborantojn oni atendas.

Ĝi havas kaj la malnovajn paĝojn de aliaj retejoj, kaj novajn paĝojn aldonitaj ĉifoje. Sugestojn pri enhavo estas daŭre bonevaj ĉe la retadreso de la Ĝenerala Sekretario  skoltismo(ĉe)gmail.com. 

Kio plej novas ĉifoje estas nia “tendo”  kie ni volas disponi varojn rilate al nia ligo por aĉeti kaj disdoni tutmonde kaj tiel parti financi ĝin. Ankaŭ estos tie ebleco por elŝuti eldonaĵojn de SEL kaj diversajn  flugfoliojn por informi SEL kaj pri Esperanto en diversaj lingvoj.

Nepre vizitu nian paĝon ĉe propra domajno www.skolta.org

Azio komencas skoltumi Esperante

S-ro Adam Eng el Malajzio daŭre laboras por disvastigi Esperanton inter geskoltoj el Indonezio, Malajzio, Tajlando kaj Singapuro. Li kreis multajn grupojn tujmesaĝiloj kiel  vacapo, line kaj wechat por atingi la geskoltaron kiu ne uzas facebook, vacapo aŭ instagram.

Interesa agado en  Sudorienta Azio kiu meritas apogon kaj kunlaboro de aliaj geesperantistoj kaj geskoltoj de la mondo.  Jam rezultoj komencis flori kaj kelkajn skoltoj el Indonezio kaj Malajzio komencis lerni Esperanton.