Tag Archives: Malnovaj Artikoloj

Kiel Varbi Por Skolta Esperanto-Ligo

Ni estas skoltoj, kiuj membriĝas al internacia societo. Skoltoj malsimilas al aliaj ĉar estas celo malantaŭ ĉio, kion ni faras. Ni devas memori, ke la fina celo ne estas lerni kaj uzi Esperanton, sed sperti novajn aventurojn en skoltismo per kaj pro nia scio de Esperanto.

Ni loĝas en mondo, kiu rapide ŝanĝiĝas, kaj ni esperas: pliboniĝas. La skolta movado ne rapide ŝanĝiĝas, sed necesas ke ĝi ŝanĝiĝu kun la mondo. Problemo estas, ke nur malmultaj rekonas la gravecon de pliboniĝo en la skolta mondo, sed Skolta Esperanto-Ligo per siaj medioj havas bonegan oportunon montri, ke ni povas esti estroj de tiu ĉi plibonigo: Ni estas la ununura organizita internacia societo de skoltoj ekster la oficiala monda konferenco.

Estri ilin signifas oferti revoluciajn ideojn por la loka skolta programo. Kelkajn ni devas traduki en naciajn lingvojn poraltiri skoltojn, poste ili lernos ĝui aliajn kiam ili scios nian lingvon. Ni bezonos bonkvalitajn eldonaĵojn, verkojn sur persona tereno kie ideoj en riĉa literaturo stimuligas al adopto en konsilejo aŭ trupo novajn programerojn. Ni devas trovi respondeculojn kiuj varbos SELanojn, ĉiu preta kontribui al la riĉigo de nia literaturo kaj societo.

Bone -sed kiel? Ni estas nur malgranda, sed ni ekzistas, kaj havas nomon en internaciaj rilatoj kun funkciantoj sur internacia tereno. La sukceso ne tute dependas de ni mem, sed la forto de la ĝenerala Esperanto-movado helpos nin. Sed vi demandas: Kial SEL dum multaj jaroj ne jam venkis?

La respondo estas malfacila, ĝi daŭre okupas la Centran Komitaton, sed bazaj agoj estas: flankaj organizaĵoj al la Nacia Reprezentaro, programeroj adoptindaj, bone planitaj varbo-kampanjoj, sed antaŭ ĉio vera kontakto kun la skoltaro en ĉiu lando.

Unue ni devas kompreni la bazon de malvarbaro.

“Kial lerni duan lingvon? Tio postulas tempon, laboron, kaj elspezon”. Vere, sed tio tamen ne estas la kialo. La entuziasma Esperanto-varbanto ofte forgesas ke ĉiu havas siajn bezonojn, dezirojn, aspergojn, celojn en la vivo. Ne emfazu Esperanton, ĉar tio malŝparas vian valoran tepon kaj ofte gajnas nenion krom malakordeco. Simple ne menciu ĝin aŭ SEL al aliaj, komence. Venos la tempo, estu pacienca!!

Esperantovarbado estas delikata afero kaj postulas personan kontakton kaj memkonvinkiĝon de tiu, kiun mi nomas la venkoto.

Ni devas unue pensi: Kiel mi povas amikiĝi kun la venkoto? Kiel mi povas fariĝi apoganto por li? Tio postulas simplan komprenon de Homaj Rilatoj. Ĉu vi memoras la Oran Regulon? En skoltismo: ĉiutaga bonservon kompleksan. Rafinu tion iomete: Faru bonservon kompleksan, tiel ke li donos al vi plenan mensan atenton. Mi diras “kompleksan”, ĉar lernado de Esperanto estas ankaŭ kompleksan temo.

Unue en la skoltaro spertaj viskoltoj scias kaj ne scias, ke la nacia skolta konsilejo au oficejo ne havas direktan influon super la vivo de la loka konsilejo – kaj ĉi tiu unuo, la konsilejo, estas pli grava ol io ajn alia al ni. La konsilejo konsistas el tri grupoj kunlaborantaj por doni al la geknaboj la plej eble bonan skoltadon. La unua grupo estas la administra ( programo, helpoj, insignoj), la dua estas la civitanaj komitatoj kiuj planas programon, kiun la administra “oficejo” plenumu. Tiun grupon estras la konsileja prezidanto, kaj ĝi konsistas el diversaj komitatoj el la centra estraro de la konsilejo: la komisara stabo, la skoltaj trupoj – kies patrolanoj estas la geknaboj. Por ĉiu deko de geknaboj almenau unu plenaĝulo kiu subtenas ilin. (Se estas alia strukturo en via lando, bonvolu informi nin).

Ni avertas vin, ke “falsa kontakto” povas malhelpi. Ĉiu plenaĝa skolto havas sian komisiitan laboron, kaj kio koncernas lin, ne gravas al aliaj. Kio do estas signifa por vi, estas grava nur al unu persono. Tial ne la trupgvidanto nek la distrikta aŭ konsileja estro, nek la nacia skolta oficejo, sed nur via loka konsileja skoltedukanto estas kontaktenda. Li estras la komitaton pri skolta edukado, volas krei bonkvalitajn estrojn por la trupoj, kaj planas la kursojn. Kvankam li multrilate scias pli ol vi, li ne konas la mondajn interrilatojn, via specialigita intereso. Al li prezentu ilojn por plisukcesigi trupajn programojn.

Esperanto-agado ne estas unue la solvo! Jes, laŭ via opinio -sed vi ne konas lin, kaj ne povas konvinki lin estante strangulo. Post la unua kontakto montru intereson pri lia tasko, iru al liaj komitataj kunvenoj kiel interesulo, kaj fine proponu interesan kurson al li. Tiel vi faru la bonservon, kaj poste ne ĝenu lin. Se li ne surpreziĝas kaj telefonos al vi, la negativa reago avertu vin ke vi devas viziti aliajn.

La dua persono kontaktenda estas la “rondtabla” komisaro. La rondtablo kunvenas ĉiumonate por diskuto kaj ideointerŝanĝo. Ankaŭ al tiu prezentu ideojn por ilia programo: Ekz. serion da lertecoj skoltaj por unuopaj patrolaj kunvenoj. Ofte mankas literaturo nacia, sed mi havas kaj volas pretigi ĝin diverslingve. Krome vi legos pri tio en LSM. Ju plui vi helpas per literaturo skolta pri programeroj, ju pli li ŝuldos al vi. Estu pacienca!!!.

Ne subite prezentu vian programeron pri SEL. Monato aŭ du devas pasi!! Nur tiam kiam vi sentas ke la tempo kaj la loko maturas, vi prezentu tiun duan programon. Estu zorgema pri la prezentado, tiel ke vi tuŝon lin mense. Vi petu lian konsilon – “virskoltoj en fremda lando aŭ kontinento ja elektis vin esti skolta reprezentanto aŭ peranto por ili en via lando, kaj kiel fari tion?” Li certe demandos pri tiu societo. Respondu konfideme, parolu nur pri la “ĵamborea lingvo” ĝis li demandas ĉu tiu lingvo havas aliajn uzojn. Tiam li estas preta por ricevi la tutan informon pri Esperanto kaj SEL kaj monda skoltado!

Nun vi devas unue venki vian novan amikon al memkonvinkiĝo pri lernado de la lingvo. Kiam li spertas ke la lingvo estas facila, li baldaŭ havos leteramikojn kaj konvinkiĝos pri la utilo kaj iĝos entuziasma. La entuziasmuloj regas la skoltaron!

Kaj nun komencas la pli zorgemaj planoj: Vi devas trovi grupon de lokaj esperantistoj kiuj promesas du servojn aŭ eĉ pli: Instrui, krei Konsilejan Esperanto-Klubon por ke la freŝbakitaj povu praktiki la lingvon kaj ĝui la kuneston por monda skoltado. Necesas, ke ili starigu novan komitaton en la konsilejo – por “mondaj rilatoj”.

Laŭ sperto de C. Stanley Otto, Distrikta Helpkomisaro,  Skolta Konsilejo Essex, BSA, Novjerzio, Usono.LSM N°1-1981

La Kolumo de Dinizulu

En la jaro 1888, Baden Powell ricevis donacon de la reĝo de zuluanoj, Dinizulu. Estis kolumo kun pli ol 1000 lignaj “perloj”. En 1919 B-P- serĉis konvenan distingilon por skoltestroj, kiuj trapasis skoltisman kurson, kaj prenis ladan ŝnuron kaj aldonis du tiajn perlojn, kaj tiel li kreis “Wood Badge” (Ligna Insigno).

Nun oni rekreis la kolumon de Dinizulu. Roveroj en Natalo kune kun indiĝenaj zuluaj skoltoj dum monatoj laboris, kaj faris kvar kopiojn de la londa kolumo.
(artikolo el LSM 1-1965)