Tag Archives: kurso

E-kurso por Skoltoj en Bharato

Ekde la 4-a de novembro ĝis la 14-a de decembro 2006 Espero Venki, la esperantisto el Bangaloro, Hindio, organizis kurson de Esperanto por rover-estroj en Kondajji Basappa Scout Camp en Davangere, tre fama skolta centro en Karnataka Ŝtato. La kurson partoprenis dek kvar personoj, kiuj agados en lernejoj, disvastigante Esperanton en la skolta movado. Dum 10 tagoj la organizanto instruis la lingvon kaj informis kursanojn pri la Esperanto-movado, ĝia ligo kun skolta movado kaj ankaŭ pri la intenco de Baden-Powell rilate Esperanton.

Skolta Tendaro en Hungario

Informas Zahonyi Lajos

Inter 16 kaj 23 de julio 2006 en Hungario okazis la unua – post 60 jaroj – skolta Esperanto – tendaro. Apud rivereto Tur (orienta Hungario), ĉe la vilaĝo Turistvandi tendumis 14 personoj, kuj antaŭtagmeze partoprenis E-kurson. La tendaro sukcesis dank’ al la kunlaboro de Asocio de Hungaraj Skoltinoj kaj Skoltoj, Hungara Esperanto Junularo (HEJ) kaj Nacia Reprezentanto de SEL.