Tag Archives: extra

Azio komencas skoltumi Esperante

S-ro Adam Eng el Malajzio daŭre laboras por disvastigi Esperanton inter geskoltoj el Indonezio, Malajzio, Tajlando kaj Singapuro. Li kreis multajn grupojn tujmesaĝiloj kiel  vacapo, line kaj wechat por atingi la geskoltaron kiu ne uzas facebook, vacapo aŭ instagram.

Interesa agado en  Sudorienta Azio kiu meritas apogon kaj kunlaboro de aliaj geesperantistoj kaj geskoltoj de la mondo.  Jam rezultoj komencis flori kaj kelkajn skoltoj el Indonezio kaj Malajzio komencis lerni Esperanton.

SEL EN SOCIAJ RETOJ

Ni estas ja en moderna mondo, kaj sociaj retoj estas multe uzata de gejunuloj kaj ankaŭ de plenaĝuloj.
Nia Ligo malfermis kontojn en la ĉefaj sociaj retoj kiel instagram, facebook, kaj twitter; kaj ankaŭ uzas tujmesaĝiloj kiel whatsapp, telegram, line kaj wechat.
Jen ni donas al vi kiel atingi tiujn sociajn retejojn rekte al niaj kontoj
Ĉe facebook estas jenaj paĝoj:

VK : https://vk.com/public107391158

Instragram:  @skolta_esperanto_ligo

Twitter: @SkoltaL

Telegram: Aliĝu al Skoltismo ĉe Telegram

Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreon 2023

Laŭ la voĉdono okazinta dum la Monda Skolta Konferenco, en Baku, Azerbajĝano, Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreo en la jaro 2023. La voĉdono gajnis Koreujo  kun 607 voĉdonoj, kontraŭ 365 voĉdonoj por Pollando.

WOSM Konferenco en Azerbajĝano.

La 41a Monda Konferenco de WOSM okazos ĉi jare en Bakuo,   Azerbajĝano, inter la  14 kaj 18 de aŭgusto 2017. Iomete antaŭe okazos la 13a  Monda Skolta Junulara Forumo en la sama loko, sed inter la 7a kaj 10a de aŭgusto.

Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon ĉe http://wsc2017.az

WAGGGS Bezonas interpretistojn

La Centra Oficejo de la Skoltina Movado (WAGGGS) faris alvokon por la posteno de interpretist(in)o por la 36a Monda Konferenco de WAGGGS en Nova Delhi, Bharato inter la 18 kaj 22 de septembro 2017. Interesitoj devas esti pli ol 18 jaraghaj, paroli almenau unu el la jenaj lingvoj kiel nativemulo – angla, araba, hispana, franca- kaj lau eble havi sperton kiel interpretisto. Ne nepre bezonatas esti membro de la Skoltina Movado. Sendu mesaghon al jo.s.tillotson@gmail.com antau la 31an de majo 2017 por pliaj informoj.