Tag Archives: Eŭropo

Scoutlink Konektas Geskoltojn

Jam de londa tempo Scoutlink permesas al Skolta Esperanto-Ligo starigi babil-kanalon ĉe ili. Scoutlink estas sendependa organizo dise tra la mondo, kiu permesas rektan komunikadon inter la membroj de diversaj skolt(in)aj organizoj, grupoj kaj izolitaj per interreto; ne gravas al kiu monda organizaĵo ili apartenu.

La kanaloj estas laŭ branĉoj/sekcioj, lingvoj, ktp. Eblas uzi la sistemon proponita de ili, aŭ uzi IRC, aŭ TeamSpeak, Serĉu aŭ tajpu #esperanto. Ne ĉiam estas esperantistoj tie, sed klopodu teni la torĉon por ke la kanalo ne fermiĝu. 

Vizitu la retejon che https://www.scoutlink.net kaj kie aperas Channel tajpu #esperanto  kaj vi eniros la kanalon.

Verdaj Skoltoj en RADIO-TV

Jen malgranda reporto pri Verdaj Skoltoj, kiuj estis intervjuitaj de belga radio kiu ankaŭ dissendas radie. Oni povas legi subtekstojn en pluraj lingvoj – ne tiom perfecta- sed taŭgas por kompreni la kuntekston.

Internaciaj Geskoltoj Kunlaboras en Bruselo, Belgio.

La 12-an de novembro 2016 okazis la tria ĉi-jara kunveno de la respondeculoj de “fremdaj” skoltgrupoj en Bruselo.

En tiu internacietosa urbo ekzistas grupoj de britaj, usonaj, danaj, finnaj, hungaraj, slovakaj kaj miksnaciaj geskoltoj. Iuj aliĝas al la skoltasocio de ilia devena lando, iujn al iu belga asocio, iuj al ambaŭ.

La kunveno okazis en salono de la dana preĝejo en strato Washington. Partoprenis reprezentantoj el kvin el la menciitaj grupoj. Malĉeestis hungaroj kaj slovakoj.

La diskutataj temoj estis, i.a., rekono de fremdlanda skoltestra trejnado, aliĝo al belga kaj al devenlandaj skoltaj asocioj per unuobla kotizo, aranĝo de komuna tendareto (1-2 aprilo 2017), disponigo de informa kaj trejna literaturo en ne-belga lingvo (t.e. angla).

La partoprenintoj decidis sendi komunan leteron al la geskolta landa organizo de Belgio GSB por inviti al kunlaboro.

Enmanigo de Medalo pri Toleremo

Guido Ricci Ĝenerala Sekretario de SEL

Malmultaj homoj ne konas la geskoltan movadon, fonditan en 1907 de Robert Baden-Powell, kaj havantan dekojn da milionoj da membroj en la tuta mondo. La esperantistoj verŝajne rimarkis, ke ilia movado havas vastan komunan kampon kun skoltismo, kiu ankaŭ strebas al la forigo de internaciaj bariloj kaj al tutmonda solidareco.

A. Lowenstein, R. Corsetti, G. Ricci (parolas),
E. Missoni kaj la tendara respondeculo en Loppiano

WOSM kaj WAGGGS estas la mondaj organizoj de la skolta kaj de la skoltina movadoj. Inter multaj internaciaj renkontiĝoj, ili okazigas ĉiun kvaran jaron tuteŭropan tendaron por geroveroj. Rovero estas pliaĝa skolto (ĉirkaŭ 16- 21-jara). Tiu tendaro nomiĝas Roverway kaj okazis en jaro 2006 en Italio, nur kelkajn tagojn post la Universala Kongreso de Esperanto. La tendaro verdire konsistis el 100 vagantaj tendaroj de la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2006, kaj unu fiksa tendaro de la 11-a ĝis la 14-a. La vagantaj tendaroj okazis en tuta Italio. La fiksa okazis en Loppiano apud Florenco. Ĝin partoprenis 5000 geskoltoj. Dum la fiksa tendaro, oni aranĝis pli ol 100 “metiejoj”, kie la geroveroj povis diskuti kaj lerni pri diversaj temoj kaj teknikoj. SEL organizis tie metiejon pri Esperanto, gvidatan de Venkatesh Reddy (Hindio) kaj Francesco Maurelli (Italio). La metiejo pri Esperanto okazis kvar fojojn kaj ĉiun fojon partoprenis ĉirkaŭ 30 geroveroj. La partoprenintoj ricevis kaj uzis la lernolibron „Ĵamborea Lingvo”. Per rekta instrumetodo ili lernis la fundamentojn de Esperanto kaj post la metiejo ili scipovis konstrui simplajn frazojn en la internacia lingvo. Esperanto estis diskonigita ne nur al cento da geroveroj, sed ankaŭ al la stabo de la skolta movado.

R. Corsetti (meze), A. Lowenstein kaj E. Missoni dum la
ceremonio de enmanigo de la Medalo

Kiel anoncite far s-ro Zamenhof Zaleski dum la malfermo de la UK en Florenco, la Fondumo Zamenhof aljuĝis la Medalon de Toleremo al la Skolta Movado, kaj la enmaniga ceremonio okazis ĝuste dum la Roverway. La 12-an de aŭgusto venis al la tendaro la prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj lia edzino Anna Lowenstein. Krom partopreni unu el la metiejoj pri Esperanto por la geroveroj, ili enmanigis la medalon de toleremo de la Fondumo Zamenhof al Eduardo Missoni, ĝenerala sekretario de WOSM. La ceremonio okazis en salono en konstruaĵo meze de la tendaro. Ĉeestis la estroj de la naciaj taĉmentoj kiuj partoprenis Roverway, aliaj skoltaj gravuloj kaj iom da geroveroj. Renato Corsetti paroladis en Esperanto kaj la ĉeestantoj miris ke ili komprenis grandan parton de liaj vortoj. Anna Lowenstein tradukadis la paroladon anglen. En sia parolado, Renato Corsetti substrekis la samecon de la idealoj de la esperantista movado kaj de la skolta movado. En sia dankparolado Eduardo Missoni substrekis, ke li akceptis la medalon nome de la gekolta movado, kaj ne nur de la virskolta organizo. Li ankaŭ menciis, ke Baden-Powell favoris Esperanton, sed bedaŭrinde li ne estis komprenata en sia tempo. Eduardo Missoni aldonis, ke li havas revon: ke en iu venonta Ĵamboreo (la tutmonda skolta renkontiĝo) ĉiuj geskoltoj povu interkompeniĝi pere de Esperanto. Konklude, Eduardo Missoni kaj Renato Corsetti substrekis la rolon de la Skolta Esperanto-Ligo kiel ponto inter la du movadoj, kaj fine la Ĝenerala Sekretario de SEL donacis al Eduardo Missoni du insignojn de SEL. Post la ceremonio okazis formala akcepto kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Guido Ricci Ĝenerala Sekretario de SEL