Tag Archives: Esperanto Movado

Stelo, la monunuo de la esperantistaro

La Stelo estas la monunuo de la esperantistoj. Malsimile al la naciaj monunuoj, la guldeno, dolaro ktp, la stelo estas stabilvalora. Sed, kion signifas tio.

Nu, se la kosto de koltuko skolta antaŭ kvar jaroj estis dek steloj (aŭ kvin guldenoj) la kosto nun estas ankoraŭ la sama en steloj, kvankam vi devus pagi ses guldenojn en butiko.

Ni diras, do, ke la “aĉetpovo” de la stelo restas konstanta, spite de la faloj en la aĉetpovo de la naciaj monoj.

La stelo originis en Nederlando en la jaro 1946, kaj ĝi ricevis la nomon por montri, ke ĝi apartenas al la esperantistoj. Dum multaj jaroj oni uzis kuponojn por la stelo, sed en 1960 oni faris ankaŭ monerojn, kaj tiuj moneroj estas ankoraŭ uzataj.

bildo de 25 steloj