Tag Archives: Ĉilio

Ĉiliaj Aventurskoltoj malkovras Esperanton

Inter la 13an kaj 20an de Januaro 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis Esperanton al aventurskoltoj en Pikarkin’ (kie okazis la 19an Skoltan Mondan Ĵamboreon en Ĉilio ), okaze de la tutlanda renkontiĝo “Aventura Nacional 2019″.

Oni disdonis pli ol 1000 fugfoliojn kaj ĉ.1200 gejunuloj partoprenis en la prezentadoj, kiujn dum 6 tagoj oni donis 8 aŭ 9 fojojn tage sub forta varmo kiel kutime okazas en Hacienda Picarquín.

Ni kontentas pri la afero, ĉar 99% el la gejunuloj tute ne sciis pri kio temas Esperanto! Do, almenaŭ ili jam scias. Iam ni rikoltos, sed oni devos daŭrigi la laboron en tiu ĉi junulara organizo. 

Ni volas danki al S-ro Arie Bouman el Belgio, kiu provizis senkontes panelon por ludi kaj tiel malkovri amuze Esperanton, kaj S-ron Valere Dumont de Verdaj Skoltoj, kiu sugestis la metodon por prezenti Esperanton al gejunuloj pli amuze.

 

WOIS havos 1an Mondan Ĵamboreon

La Monda Organizo de Sendependaj Skoltoj okazigos ĝian Unuan Mondan Skoltan Ĵamboreon en Februaro 2020a en Ĉilio.

Tiel anoncis la Tutlanda Agrupiĝo de Skoltoj kaj Skoltinoj de Ĉilio, kiu membras en WOIS. Ankoraŭ ne estas pliaj informoj, kaj kie ĝi okazos, sed la decido estis prenata dum la Monda Konferenco okazinta en Kolombio.

Skolta Esperanto-Ligo planas ankaŭ partopreni en ĝi kaj jam komencis la kontaktojn por efektivigi tion.