Tag Archives: aktivecoj

Germanaj Skoltoj jhamboreumas por “Estonteco”

La pasinta semajno germanaj skoltoj BdP  kuntemdumis  por tutgermania jhamboreo. Chi foje, la moto estis “Estonteco” . Jes, tiel. Ili uzis la esperantan vorton “Estonteco” tiel skribite rekte en Esperanto.  Kial ili uzis tiun chi vorton? Estos bona demando….

Scoutlink Konektas Geskoltojn

Jam de londa tempo Scoutlink permesas al Skolta Esperanto-Ligo starigi babil-kanalon ĉe ili. Scoutlink estas sendependa organizo dise tra la mondo, kiu permesas rektan komunikadon inter la membroj de diversaj skolt(in)aj organizoj, grupoj kaj izolitaj per interreto; ne gravas al kiu monda organizaĵo ili apartenu.

La kanaloj estas laŭ branĉoj/sekcioj, lingvoj, ktp. Eblas uzi la sistemon proponita de ili, aŭ uzi IRC, aŭ TeamSpeak, Serĉu aŭ tajpu #esperanto. Ne ĉiam estas esperantistoj tie, sed klopodu teni la torĉon por ke la kanalo ne fermiĝu. 

Vizitu la retejon che https://www.scoutlink.net kaj kie aperas Channel tajpu #esperanto  kaj vi eniros la kanalon.

Verdaj Skoltoj en RADIO-TV

Jen malgranda reporto pri Verdaj Skoltoj, kiuj estis intervjuitaj de belga radio kiu ankaŭ dissendas radie. Oni povas legi subtekstojn en pluraj lingvoj – ne tiom perfecta- sed taŭgas por kompreni la kuntekston.

Skoltaj Ludoj

Parto de la Skolta Metodo estas lerni ludante, ĉar ekde la komenco de la movado la ludo estas parto kiel oni trejnas geinfanojn, geknabojn, kaj gejunulojn por la vivo, konstruante malgrandajn grupojn, regulojn, kaj lernante kune agadi por disvolvi taktikojn kaj celojn.
Ni invitas vin sendi aŭ mem montri ĉi tie, tiujn ludojn kiujn vi ofte ludas en via skolt(in)a grupo.

Internaciaj Geskoltoj Kunlaboras en Bruselo, Belgio.

La 12-an de novembro 2016 okazis la tria ĉi-jara kunveno de la respondeculoj de “fremdaj” skoltgrupoj en Bruselo.

En tiu internacietosa urbo ekzistas grupoj de britaj, usonaj, danaj, finnaj, hungaraj, slovakaj kaj miksnaciaj geskoltoj. Iuj aliĝas al la skoltasocio de ilia devena lando, iujn al iu belga asocio, iuj al ambaŭ.

La kunveno okazis en salono de la dana preĝejo en strato Washington. Partoprenis reprezentantoj el kvin el la menciitaj grupoj. Malĉeestis hungaroj kaj slovakoj.

La diskutataj temoj estis, i.a., rekono de fremdlanda skoltestra trejnado, aliĝo al belga kaj al devenlandaj skoltaj asocioj per unuobla kotizo, aranĝo de komuna tendareto (1-2 aprilo 2017), disponigo de informa kaj trejna literaturo en ne-belga lingvo (t.e. angla).

La partoprenintoj decidis sendi komunan leteron al la geskolta landa organizo de Belgio GSB por inviti al kunlaboro.