SEL-Estraro Kunvenis Virtuale

La Estraro de Skolta Esperanto-Ligo unuafoje kunvenis virtuale kun partopreno de 4 el ĝiaj 6 membroj. Dum la kunveno okazinta la 1an de majo ĉijare, oni pritraktis multajn temojn kiel membraro, financoj, situacio de Landaj Reprezentantoj, balotado, tendumoj, kaj la kreo de materialoj kiel insignoj, koltukoj, flagoj, kaj aliaj reklamiloj pri SEL.

Sed la plej interesa novaĵo estas, ke ekde nun eblas aliĝi sen pago de membrokotizo. Por tio vi devas nur plenumi la formularon kaj jam vi membras.

SEL-Estraro kunvenos regule ĉiujn 15 tagojn por trakti temojn diversajn.