Pri la Skolta Programo

La skolta programo estas parto de la Skolt(in)a Metodo, kiun la movado ofertas  por trejni geinfanojn, geknabojn kaj gejunulojn por kapabligi ilin por esti vere aktivaj civitanoj de siaj vilaĝoj, urboj, regionoj kaj landoj, sen forgesi pri la internacia kunlaboro. 

La diversaj elementoj de la Skolt(in)a Metodo, povas ŝanĝi laŭ landoj kaj skolt(in)aj organizoj.

La Skolt(in)a Metodo konsitas el diversaj elementoj kiuj ĝenerale tra la mondo estas:

  • malgrandaj vivkomunumoj (seso, svarmo, patrolo, skipo, teamo, grupoj, sekcioj, unuoj)
  • leĝo kaj promeso
  • simbola kadro ( insignioj, flagoj, koloroj, ceremonioj,  koltukoj, ktp.)
  • programo de defiaj kaj progresigaj aktivecoj (ludoj, defioj, aventuroj, entreprenoj kaj projektoj )
  • persona progresiĝo ( personaj progresiĝaj defioj kaj lerteco-insignoj)
  • adolta akompano (ĉeesto de adoltoj kiel apogo por la diversaj aktivecoj kaj procesoj ) 

Ĉiuj skolt(in)aj organizoj enhavas ĉi tiujn metodajn elementojn, kelkaj eĉ pli da ili, sed se tiuj niminumaj ne ekzistas, oni ne povas konsideri ilin kiel skolta.

SKOLTISMO EN ESPERANTO KAJ ESPERANTO POR SKOLTISMO

Proudly powered by WordPress
%d bloggers like this: