All posts by strigo

Helpu nin Konstrui Estontecon!!!

Nia Ligo jam estas 100 jara, kaj la cirkunstancoj kie skolt(in)ismo multe ŝanĝis inter la komencaj jaroj de la ligo, kaj la nuntempo. Pro tio oni bezonas ŝanĝi ne la celojn sed la rimedojn kiujn ni uzas por atingi la celon montri Esperanton al la skolt(in)aro.

Ni konstruis malgrandan enketon pri SEL kaj ĝia agado, kaj demandas tie pri kelkaj aferoj kiuj iam aperis en la diskutoj pri SEL, kiel ekz-e ĉu starigi SEL kiel internacia skolta organizo konkurenca al aliaj skoltaj organizaĵoj?, ĉu ĵamboreumi ĉiun 4an jaron? Ĉu krei konkursojn internaciajn? ktp.

Ni petas al vi, respondi tiun ĉi enketon por havi ideon pri la nuna situacio de SEL tra la mondo, kaj kien iri kaj kion fari.

Jen la ligo, kaj ne nepre vi devis/devas esti membro de la skolt(in)a movado por ĝin respondi.

Klaku sur la ligon kaj helpu nin. Oni malfermos novan fenestron, kaj klaku sur “siguiente” ( sekva, en la hispana), kaj bv. respondi.

Veraj Amikoj

Kio estas amiko? Jen vera demando por ni ĉiuj. Grava vorto, ĉu ne? Sed, nur vorto?

Ne! Amikeco estas multe pli ol nur unu grava vorto. Kutimaj esprimoj kiel “se mi havus amikon ( aŭ amikinon)”, aŭ “mia amik(in)o vere komprenas min” sone ĉie ajn en la mondo. Ni povas havi multajn amikojn aŭ nur unu. Eĉ neniu! Amik(in)o ne egalas al “kontakto” en facebook aŭ instagram ĉar multe el ili eĉ vi tute ne konas!!!

Homo estas estaĵo socia, kiu ne eblas vivi sole; aŭ almenaŭ tion diras spertuloj. Tial, ni serĉas kaj trovas amikojn interesajn, agemajn, ankaŭ enuigajn kaj batalemajn…

Kiel trovi amikon? Eblecoj ja ekzistas: en lernejoj, en la universitato, en la klubo, en la kinejo, en la laborejo, kaj – kiel ne- en akcidentoj.

Legante ĵurnalon, aperis tre interesa artikolo pri knabo kiu sendis mesaĝon en botelo kaj ĵetis ĝin en la maron. Li pensis, ke iam la botelo estos trovita de iu, kaj iu egos la mesaĝon kaj respondos. Tio fakte okazis tri jarojn poste, kiam li recevis telefonalvokon el insulo en la Franca Polinezio, kaj tempo poste ili renkontis en Francio.

Sed la plej taŭga ekzemplo pri amikeco estis jena: Laboristo havis akcidenton gravegan en fabriko kaj li suferis brulumon je 90% en sia korpo. Nenia espero, nur certa morto. La kuracistoj diris, ke nur grefto permesos lin vivi kelkajn monatojn. Li bezonis donantojn por preskaŭ ĉion kovri. Kvar amikoj donis 25% de siaj propraj haŭtoj kaj ili restis 5 monatoj en hospitalo. Pasis du jaroj kaj tiu laboristo ankoraŭ vivas kaj ŝanĝis lian naskiĝdatrevenon al tiu, kiam li foriris el hospitalo kaj komencis vivi denove dank’al siaj amikoj. Ĉu vi samfarus?

La Kvadrata Ĉirkaŭvolvo

Oni uzas ĉi tiun volvon por kunigi du stangojn, trunkojn aŭ tubojn, krucigitajn en rekta angulo.

Oni komencas kun mastkroĉo plikita tre forte ĉirkaŭ la vertikala stango kaj sube de la horizontala stango.

Poste oni devas ĉirkaŭigi la stangojn per la ŝnuro, kun tri aŭ kvar plenaj turnoj, klopodante, ke ĉiu turno estu interne en la vertikala kaj ekstere en la horizontala stango.

La ŝnuro devas ĉiam esti streĉita, tiel la volvo estu pli firma.

Oni finas la tutan volvon per la sama mastkroĉa noto kiel ĉe la komenco, sed ĉifoje sur la horizontala stango.

Praktiku ĉi tiun volvon, ĉar ĝi estas ja utila por konstruaĵoj kiel pontoj kaj ŝtuparoj.

Skoltismo Ne Estas…..

de Baden Powell

“Jen, do, tion kion Skoltismo ne estas. Ne estas bonfaraĵo direktita de la monda popolaro por la bono de malriĉaj geinfanoj.

“Ne estas lernejo, kiu havas studplanojn tute definitaj, kaj programerojn,

“Ne estas armea trupo el oficiroj dediĉitaj al donado de vireco al la knaboj, pere de ekzercado kaj ordonoj.

“Ne estas eta oficejo por sendi mesaĝojn por la komforto de la publiko.

“Ne estas ekspozicio kie la rezultoj atingitaj, estas disdonitaj per meritinsignoj kaj medaloj.

“Tio estas la ekstero, dum la skolta edukado venas tute el la interno.

“La estro ne devas esti nek lerneja instruito, nek trupoficiro nek pastro, nek monitoro. Oni nur demandas lin trovi la prezuron de la vivo je libera aero, eniri la dezirojn de la knabaro, povi renkonti la ulojn kapablaj por doni la deziratajn informojn ĉu pri bokso, ĉu pri fluto, ĉu ri mekaniko, ĉu pri historio.

“Endas, ke li prenu la pozicion de pliaĝa frato, kiu rigardas la aferojn el vidpunkto de la knaboj, kiu povas ilin gvidi, entuziasmigi ilin marŝi tra la bona vojo. Tio estas ĉio.

“Skoltismo estas tre vigla frataro, kie estos pli da vigleco sufiĉe granda por eniri la malfacilan batalon kontraŭ la egoisma kulto.

“En la tria loko, estas tasko por la estro – kaj ĉi tiu tasko estas la plej interesa- malkovri kaj tiri el ĉiu knabo tion, kio en li estas inda kaj pli bona, por klopodi disvolvi ĝin je maksimumo; kaj tion, kio estas malinda kaj malbona, por elporti ĝin ekster la bona vojo. Estas 5% da boneco, eĉ en la plej terura karaktero.

“La ludo konsistas en disvolvi kaj malkovri ĝis 80 aŭ 90% tiun bonan parton en ĉiu knabo, Tio estas edukado, kaj ne plu instruado.”

El la libro ” Manlibro por Skoltestroj”, Baden Powell, Londono, 1919).

 

 

Nova Retejo de SEL

Ekde februaro ĉijare Skolta Esperanto-Ligo havas novan oficialan retejon, ĝi estas prizorgata teame de Guido Ricci, James Rezende Piton kaj Hector Campos, kaj estontajn kunlaborantojn oni atendas.

Ĝi havas kaj la malnovajn paĝojn de aliaj retejoj, kaj novajn paĝojn aldonitaj ĉifoje. Sugestojn pri enhavo estas daŭre bonevaj ĉe la retadreso de la Ĝenerala Sekretario  skoltismo(ĉe)gmail.com. 

Kio plej novas ĉifoje estas nia “tendo”  kie ni volas disponi varojn rilate al nia ligo por aĉeti kaj disdoni tutmonde kaj tiel parti financi ĝin. Ankaŭ estos tie ebleco por elŝuti eldonaĵojn de SEL kaj diversajn  flugfoliojn por informi SEL kaj pri Esperanto en diversaj lingvoj.

Nepre vizitu nian paĝon ĉe propra domajno www.skolta.org