WOSM Konferenco en Azerbajĝano.

La 41a Monda Konferenco de WOSM okazos ĉi jare en Bakuo,   Azerbajĝano, inter la  14 kaj 18 de aŭgusto 2017. Iomete antaŭe okazos la 13a  Monda Skolta Junulara Forumo en la sama loko, sed inter la 7a kaj 10a de aŭgusto.

Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon ĉe http://wsc2017.az

WAGGGS Bezonas interpretistojn

La Centra Oficejo de la Skoltina Movado (WAGGGS) faris alvokon por la posteno de interpretist(in)o por la 36a Monda Konferenco de WAGGGS en Nova Delhi, Bharato inter la 18 kaj 22 de septembro 2017. Interesitoj devas esti pli ol 18 jaraghaj, paroli almenau unu el la jenaj lingvoj kiel nativemulo – angla, araba, hispana, franca- kaj lau eble havi sperton kiel interpretisto. Ne nepre bezonatas esti membro de la Skoltina Movado. Sendu mesaghon al jo.s.tillotson@gmail.com antau la 31an de majo 2017 por pliaj informoj.

Verdaj Skoltoj en RADIO-TV

Jen malgranda reporto pri Verdaj Skoltoj, kiuj estis intervjuitaj de belga radio kiu ankaŭ dissendas radie. Oni povas legi subtekstojn en pluraj lingvoj – ne tiom perfecta- sed taŭgas por kompreni la kuntekston.

Nova Ĝenerala Sekretario de MOSM (WOSM)

Ahmad Alhendawi

La Monda Skolta Komitato elektis Ahmad Alhendawi, el Jordanio, novan Ĝeneralan Sekretarion de la Monda Organizo de la Skolta Movado. Li ekdeĵoros en marto 2017 post la eksiĝo de Scott Teare.
biografio

Skoltaj Ludoj

Parto de la Skolta Metodo estas lerni ludante, ĉar ekde la komenco de la movado la ludo estas parto kiel oni trejnas geinfanojn, geknabojn, kaj gejunulojn por la vivo, konstruante malgrandajn grupojn, regulojn, kaj lernante kune agadi por disvolvi taktikojn kaj celojn.
Ni invitas vin sendi aŭ mem montri ĉi tie, tiujn ludojn kiujn vi ofte ludas en via skolt(in)a grupo.

SKOLTISMO EN ESPERANTO KAJ ESPERANTO POR SKOLTISMO

%d blogger ezt szereti: