Category Archives: WOSM

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

Akcepto pro la Tago de la Fondinto en la Domo de la Eŭropa Historio

Okaze de la Tago de la Fondinto, aŭ Pensotago, 2019, la Monda Organizo de la Skolta Movado faris solenan akcepton en Bruselo merkredon la 20-an de febrŭaro vespere . La loko estis kiel pasintjare ene de la Eŭropa Parlamento. Ĉi-foje temis pri la salono de la Domo de la Eŭropa Historio (en la foto).
La Ĝenerala Sekretario de MOSM, Ahmad Alhendawi, kaj aliaj komitatanoj de MOSM, akceptis reprezentantojn de la skoltaj asocioj de Belgio kaj de kelkaj alilandaj, tri anojn de la Parlamento, kaj ankaŭ la Ĝeneralan Sekretarion de SEL.
Fondaĵo Amikoj de Skoltismo en Eŭropo prezentis siajn plej novajn membrojn dum la vespero. La Fondaĵo subtenas le kreskon de la skolta movado en orienta Eŭropo

Ĉiliaj Aventurskoltoj malkovras Esperanton

Inter la 13an kaj 20an de Januaro 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis Esperanton al aventurskoltoj en Pikarkin’ (kie okazis la 19an Skoltan Mondan Ĵamboreon en Ĉilio ), okaze de la tutlanda renkontiĝo “Aventura Nacional 2019″.

Oni disdonis pli ol 1000 fugfoliojn kaj ĉ.1200 gejunuloj partoprenis en la prezentadoj, kiujn dum 6 tagoj oni donis 8 aŭ 9 fojojn tage sub forta varmo kiel kutime okazas en Hacienda Picarquín.

Ni kontentas pri la afero, ĉar 99% el la gejunuloj tute ne sciis pri kio temas Esperanto! Do, almenaŭ ili jam scias. Iam ni rikoltos, sed oni devos daŭrigi la laboron en tiu ĉi junulara organizo. 

Ni volas danki al S-ro Arie Bouman el Belgio, kiu provizis senkontes panelon por ludi kaj tiel malkovri amuze Esperanton, kaj S-ron Valere Dumont de Verdaj Skoltoj, kiu sugestis la metodon por prezenti Esperanton al gejunuloj pli amuze.

 

Vjetnama Skoltisma Movado ĉe WOSM!!!

Post longa laborado de la Azia-Pacifika Komitato kaj la Pionira Skolta Movado de Vjetnamo, kaj post 44 jaroj de foresto, skoltismo en Vjetnamio estas denove ĉe WOSM. 

Hodiaŭ anoncis S-ro Craig Turpie, de la Monda Skolta Komitato, ke la Monda Oficejo de la Skolta Movado akceptis la revenon de Vjetnamio al tiu ĉi granda skolta familio. 

Fakte skoltismo ĉiam ekzistis en Vjetnamio, nur ĉesis iomete dum la tempo de la milito ( 1960-1970), kaj la ebleco de remenbriĝo ĉe WOSM okazas post longa laboro de reunuiĝo de la diversaj branĉoj de skoltismo kiuj aperis post la milito, kaj tio ŝuldiĝas al penado de la Azia-Pacifika Regiono de WOSM.

Nuntempe ekzistas ĉ. 5.000 skoltoj en Vjetnamio, kaj oni deziras krekigi tiun membraron.

Por esperantistoj nun malfermas ankaŭ la pordojn por prezenti Esperanton kiel taŭga ilo por internacia komunikado.

ĴAMBOREO PER LA RETO KAJ AERO (JOTI KAJ JOTA)

La 19an  ĝis las 21 de oktobro 2018 okazos tutmonde la ĉiujaran eventon nomata Ĵamboreo per la Aero (JOTA) kaj Ĵamboreo per la reto (JOTI) kiuj permesos renkonti geskoltojn el la tuta mondo per la helpo de radioamatoroj kaj de la reto.

Kutime radioamatoroj instalas radioaparatojn kaj antenojn en skoltaj kunvenejoj aŭ dum tendumadoj kiam eblas, kaj tiam komencas kontakti aliajn radioamatorojn kiuj samfaras, oni interŝanĝas adresojn por poste daŭrigi la kontakton. Feliĉe nun eĉ eblas partopreni per saĝtelefonoj, per apo de Scoutlink (serĉu!!) kaj do babili kie ajn vi lokiĝas.

Skolta Esperanto-Ligo ankaŭ partoprenos en ĝi por disvastigi la ekziston de la Ligo kaj la uzo de Esperanto en Internacia Skolt(in)ado. Eblas partopreni rete ĉe la kanalo #esperanto en http://webchat.scoutlink.net kaj voĉe ankaŭ per la programo Teamspeak en la sama kanalo

Oni alte bezonatas uzi la kanalojn por ne perdi ilin!!!!