Category Archives: WOSM

JOTA-JOTI

La venonta 20an ĝis la 23an de oktobro 2017, okazos la ĉi jara Ĵamboreo per la Aero kaj la Ĵamoreo per la Reto. Ili estas tutmondaj skolta kaj skoltinaj aranĝo per kiu membroj de la Skolta kaj Skoltina Movadoj klopodas kontakti aliajn membrojn kaj interŝanĝi personaj datoj por posta interŝanĝo.

JOTA naskis en la 50 jaroj por permesi al la skoltoj kiuj ne povas partopreni en Mondaj Skoltaj Ĵamboreoj nek en la aktiveco de Kuniĝu al Ĵamboreaj Tendumadoj, kaj estis ideo de radioamatoro el Britio. Ekde tiam, radioamatoroj de la tuta mondo helpas geskoltojn partopreni la eventon.

Post la apero de interreto, la evento ankaŭ transiris al la uzado de tiuj rimedoj kaj tio permesis ke gejunuloj povu vidi sin vid-al-vide.

Esperantaj skoltoj kunvenas ĉe http://www.scoutlink.net en la kanalo #esperanto de IRC. Ni atendas vin tie!!!

4 Novaj Skoltaj Asocioj eniras WOSM

WOSM akceptis en ĝia sino, 4 novaj skoltaj organizoj. Temas pri la Katolika Skoltina Asocio de Sanmarino, pri la Skolta Asocio de Irako, Skolta Asocio de Orienta Timoro, de Skolta Asocio de Gvineo Bisao kaj la Skolta Asocio de Makao.

La plej elstara estas la reveno de la skoltoj el Irako ĉar tie la movado iomete malaperis pro la milito tie. La asocio en Orienta Timoro, okazis fakte pro la sendependiĝo de tiu lando; kaj tiu da San Marino kaj Makao temas de du malgrandegaj asocioj kiuj agadas meze de du landoj pli grandaj la unua en meze de Italio, kaj la alia ĉe la marbordo de Ĉinio.