Category Archives: Eŭropo

Akcepto pro la Tago de la Fondinto en la Domo de la Eŭropa Historio

Okaze de la Tago de la Fondinto, aŭ Pensotago, 2019, la Monda Organizo de la Skolta Movado faris solenan akcepton en Bruselo merkredon la 20-an de febrŭaro vespere . La loko estis kiel pasintjare ene de la Eŭropa Parlamento. Ĉi-foje temis pri la salono de la Domo de la Eŭropa Historio (en la foto).
La Ĝenerala Sekretario de MOSM, Ahmad Alhendawi, kaj aliaj komitatanoj de MOSM, akceptis reprezentantojn de la skoltaj asocioj de Belgio kaj de kelkaj alilandaj, tri anojn de la Parlamento, kaj ankaŭ la Ĝeneralan Sekretarion de SEL.
Fondaĵo Amikoj de Skoltismo en Eŭropo prezentis siajn plej novajn membrojn dum la vespero. La Fondaĵo subtenas le kreskon de la skolta movado en orienta Eŭropo

SEL ja sosiaalinen media

Olemme moderniin maailmaan, jossa sosiaaliset mediat käyttävät usein nuoria ja aikuisia.
Liigamme avasi tilit tärkeimmissä sosiaalisissa medioissa, kuten instagramissa, facebookissa ja twitterissä. ja käytämme myös whatsappia, sähkeitä, riviä ja wechatia.
Tässä annamme sinulle, miten pääset niihin:

Germanaj Skoltoj Ĵamboreumas por “Estonteco”

La pasinta semajno germanaj skoltoj BdP  kuntemdumis  por tutgermania ĵamboreo. Ĉi foje, la moto estis “Estonteco” . Jes, tiel. Ili uzis la esperantan vorton “Estonteco” tiel skribite rekte en Esperanto.  Kial ili uzis tiun ĉi vorton? Estos bona demando….

Scoutlink Konektas Geskoltojn

Jam de londa tempo Scoutlink permesas al Skolta Esperanto-Ligo starigi babil-kanalon ĉe ili. Scoutlink estas sendependa organizo dise tra la mondo, kiu permesas rektan komunikadon inter la membroj de diversaj skolt(in)aj organizoj, grupoj kaj izolitaj per interreto; ne gravas al kiu monda organizaĵo ili apartenu.

La kanaloj estas laŭ branĉoj/sekcioj, lingvoj, ktp. Eblas uzi la sistemon proponita de ili, aŭ uzi IRC, aŭ TeamSpeak, Serĉu aŭ tajpu #esperanto. Ne ĉiam estas esperantistoj tie, sed klopodu teni la torĉon por ke la kanalo ne fermiĝu. 

Vizitu la retejon che https://www.scoutlink.net kaj kie aperas Channel tajpu #esperanto  kaj vi eniros la kanalon.

Verdaj Skoltoj en RADIO-TV

Jen malgranda reporto pri Verdaj Skoltoj, kiuj estis intervjuitaj de belga radio kiu ankaŭ dissendas radie. Oni povas legi subtekstojn en pluraj lingvoj – ne tiom perfecta- sed taŭgas por kompreni la kuntekston.