Archivo de la categoría: SEL

SEL-Estraro Kunvenis Virtuale

La Estraro de Skolta Esperanto-Ligo unuafoje kunvenis virtuale kun partopreno de 4 el ĝiaj 6 membroj. Dum la kunveno okazinta la 1an de majo ĉijare, oni pritraktis multajn temojn kiel membraro, financoj, situacio de Landaj Reprezentantoj, balotado, tendumoj, kaj la kreo de materialoj kiel insignoj, koltukoj, flagoj, kaj aliaj reklamiloj pri SEL.

Sed la plej interesa novaĵo estas, ke ekde nun eblas aliĝi sen pago de membrokotizo. Por tio vi devas nur plenumi la formularon kaj jam vi membras.

SEL-Estraro kunvenos regule ĉiujn 15 tagojn por trakti temojn diversajn.

Eŭropa Skolta Ĵamboreo okazos en 2021

La organizantoj de la Eŭropa Skolta Ĵamboreo 2020 decidis modifi la daton de la eŭropa evento por la jaro 2021, somere.

Jam por ĉiuj ni ne estas novaĵo, ke multaj eventoj kiuj estis planita okazigi dum la unua semestro de ĉi-jaro kaj komence de la dua semestro, devis aŭ ne okazi aŭ ŝanĝi la daton. La kialo estas kompreneble la pandemio pro korona viruso.

Do, ni atendas novaĵojn por vidi kiel partopreni en tia evento, eble per budo aŭ per la ĉeesto de partoprenontoj tie.

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

Helpu nin Konstrui Estontecon!!!

Nia Ligo jam estas 100 jara, kaj la cirkunstancoj kie skolt(in)ismo multe ŝanĝis inter la komencaj jaroj de la ligo, kaj la nuntempo. Pro tio oni bezonas ŝanĝi ne la celojn sed la rimedojn kiujn ni uzas por atingi la celon montri Esperanton al la skolt(in)aro.

Ni konstruis malgrandan enketon pri SEL kaj ĝia agado, kaj demandas tie pri kelkaj aferoj kiuj iam aperis en la diskutoj pri SEL, kiel ekz-e ĉu starigi SEL kiel internacia skolta organizo konkurenca al aliaj skoltaj organizaĵoj?, ĉu ĵamboreumi ĉiun 4an jaron? Ĉu krei konkursojn internaciajn? ktp.

Ni petas al vi, respondi tiun ĉi enketon por havi ideon pri la nuna situacio de SEL tra la mondo, kaj kien iri kaj kion fari.

Jen la ligo, kaj ne nepre vi devis/devas esti membro de la skolt(in)a movado por ĝin respondi.

Klaku sur la ligon kaj helpu nin. Oni malfermos novan fenestron, kaj klaku sur «siguiente» ( sekva, en la hispana), kaj bv. respondi.

Akcepto pro la Tago de la Fondinto en la Domo de la Eŭropa Historio

Okaze de la Tago de la Fondinto, aŭ Pensotago, 2019, la Monda Organizo de la Skolta Movado faris solenan akcepton en Bruselo merkredon la 20-an de febrŭaro vespere . La loko estis kiel pasintjare ene de la Eŭropa Parlamento. Ĉi-foje temis pri la salono de la Domo de la Eŭropa Historio (en la foto).
La Ĝenerala Sekretario de MOSM, Ahmad Alhendawi, kaj aliaj komitatanoj de MOSM, akceptis reprezentantojn de la skoltaj asocioj de Belgio kaj de kelkaj alilandaj, tri anojn de la Parlamento, kaj ankaŭ la Ĝeneralan Sekretarion de SEL.
Fondaĵo Amikoj de Skoltismo en Eŭropo prezentis siajn plej novajn membrojn dum la vespero. La Fondaĵo subtenas le kreskon de la skolta movado en orienta Eŭropo