Archivo de la categoría: Karaktera Areo

Veraj Amikoj

Kio estas amiko? Jen vera demando por ni ĉiuj. Grava vorto, ĉu ne? Sed, nur vorto?

Ne! Amikeco estas multe pli ol nur unu grava vorto. Kutimaj esprimoj kiel «se mi havus amikon ( aŭ amikinon)», aŭ «mia amik(in)o vere komprenas min» sone ĉie ajn en la mondo. Ni povas havi multajn amikojn aŭ nur unu. Eĉ neniu! Amik(in)o ne egalas al «kontakto» en facebook aŭ instagram ĉar multe el ili eĉ vi tute ne konas!!!

Homo estas estaĵo socia, kiu ne eblas vivi sole; aŭ almenaŭ tion diras spertuloj. Tial, ni serĉas kaj trovas amikojn interesajn, agemajn, ankaŭ enuigajn kaj batalemajn…

Kiel trovi amikon? Eblecoj ja ekzistas: en lernejoj, en la universitato, en la klubo, en la kinejo, en la laborejo, kaj – kiel ne- en akcidentoj.

Legante ĵurnalon, aperis tre interesa artikolo pri knabo kiu sendis mesaĝon en botelo kaj ĵetis ĝin en la maron. Li pensis, ke iam la botelo estos trovita de iu, kaj iu egos la mesaĝon kaj respondos. Tio fakte okazis tri jarojn poste, kiam li recevis telefonalvokon el insulo en la Franca Polinezio, kaj tempo poste ili renkontis en Francio.

Sed la plej taŭga ekzemplo pri amikeco estis jena: Laboristo havis akcidenton gravegan en fabriko kaj li suferis brulumon je 90% en sia korpo. Nenia espero, nur certa morto. La kuracistoj diris, ke nur grefto permesos lin vivi kelkajn monatojn. Li bezonis donantojn por preskaŭ ĉion kovri. Kvar amikoj donis 25% de siaj propraj haŭtoj kaj ili restis 5 monatoj en hospitalo. Pasis du jaroj kaj tiu laboristo ankoraŭ vivas kaj ŝanĝis lian naskiĝdatrevenon al tiu, kiam li foriris el hospitalo kaj komencis vivi denove dank’al siaj amikoj. Ĉu vi samfarus?

EGALULA PREMO: Ĉu funkcias por vi?

Dum la jaroj, Johano, estinta Agla Skolto, multe helpis la skoltojn en sia trupo kiel subtrupestro. Kiam forlasis la trupestro li miris kiel la trupo daŭrus, se neniu estrus ĝin. La knaboj komencis perdi intereson kaj kunvenoj ne bonis. Unu tagon, Johano parolis kun a Distrikta Komisiulo pri ĝi kaj baldaŭ partoprenis kurson por trupestroj kaj multe legis libron por trupestroj, kelkajn partojn pli ol unufojo.

Post tio, John telefonis la patrolestrojn por kunveni ekster la trupkunveno diskuti la malbonan aferon. Ĉar la antaŭa trupestro estris ĉiujn kunvenojn, tendarojn kaj programon lia subita translokiĝo malfortigis la trupon en diversaj manieroj. Kion fari? Post kelka diskuto, la patrolestroj petis Johanon esti ilia estro. Johano rifuzis sed gvidis ilin elekti ĉefpatrolestron estri la trupon. Poste Johano konsilis kun ili pri kiel funkciigi la trupon kaj kiel administri la kunvenojn kaj la tendaron ĉirkaŭ pionirarta programo. La uzo de la nodoj kaj de ĉirkaŭvolvoj por konstrui kamploĝan meblaron estis la lertecoj de la monato. Komprenante ilaran scion, li pluinstruis al ili pri la pionirarto petante ke antaŭ ol la sekvonta trup-kunveno ĉiu patrolo lernu la nodojn. La patrolestroj konsentis kaj faris komencajn planojn por iliaj patrolaj kunvenoj.

La vespero de la trupkunveno venis, kaj pli da knaboj asembleis ol je iu ajn alia tempo en la memoro de Johano. Post la kunveno Johano kunvenis denove kun la patrolestroj kiuj entuziasme dankis pro lia helpo. La knaboj multe ĝuis la programerojn kaj la ludojn kaj pli multe ol ĉio ajn alia, ili la patrolestroj, administris la tutan kunvenon, ne iu plenaĝulo!!! Kiel semajnoj pasis, spirito inter la patroloj kompeti rapide kreskis, teama laboro okazis kaj la trupo pliigis en nombroj.

Dumtempe Johano havis neniun komitaton, sed iu ajn alia koncerna patro kiu alvokis la parencojn prizorgi la transportadon, gajni li da financoj por nova ekipaĵo, helpi pretigon de skolto-parenca nokto kaj pluaj detaloj necese en la vivo de trupsubteno.

Malfeliĉe unu problemo daŭris. Ne multaj skoltoj gajnis insignojn kaj neniom da diskuto je la trupa aŭ je la patrolestraj kunvenoj povus instigi la knabojn. Kion fari? Al Johano tio estis vera enigmo.

Unu tagon ĉe vendejo Johano renkontis la plej junan skolton kaj havis longan diskuton kun li. Eĉ tiu knabo ne povis respondi tion ĝis Johano petis lin renkonti denove je sabata mateno apud la trupkunvenejo. Jen estas malgranda arbaro tie kaj ili ambaŭ trapromenis, studante ĉiun arbon la ŝelo, kaj birdoj supren. La eta skolto nomita Georgo lernis multe tiun matenon kaj ili decidis kunveni denove samloke, samtempe sed kun la manlibro. Dum semajnoj poste, Johano kaj Georgo iĝis bonaj amikoj spite de la aĝdiferenco kaj baldaŭ Georgo iĝis duagrada skolto je la surprizo de ĉiuj aliaj trupanoj. Rezonis la patrolestroj kaj aliaj knaboj, se Georgo povas pasi, ili nelonge permesos le herbaron kreski sub iliaj piedoj. Baldaŭ la trupo prenis sur sin defio gajni insignojn kaj al la surprizoj de la parencoj nova komenciĝo okazis kiam la skolto preskaŭ premis lian parecon aktive subteni ĉian parton de la programo.

Johano nelonge estas la trupestro ĉar li trovis dediĉitan patron prizorgi la postenon sed lia amiko George restas vivlonga amiko.