Category Archives: Azio

Scoutlink Konektas Geskoltojn

Jam de londa tempo Scoutlink permesas al Skolta Esperanto-Ligo starigi babil-kanalon ĉe ili. Scoutlink estas sendependa organizo dise tra la mondo, kiu permesas rektan komunikadon inter la membroj de diversaj skolt(in)aj organizoj, grupoj kaj izolitaj per interreto; ne gravas al kiu monda organizaĵo ili apartenu.

La kanaloj estas laŭ branĉoj/sekcioj, lingvoj, ktp. Eblas uzi la sistemon proponita de ili, aŭ uzi IRC, aŭ TeamSpeak, Serĉu aŭ tajpu #esperanto. Ne ĉiam estas esperantistoj tie, sed klopodu teni la torĉon por ke la kanalo ne fermiĝu. 

Vizitu la retejon che https://www.scoutlink.net kaj kie aperas Channel tajpu #esperanto  kaj vi eniros la kanalon.

WOSM Konferenco en Azerbajghano.

La 41a Monda Konferenco de WOSM okazos chi jare en Bakuo,   Azerbajghano, inter la  14 kaj 18 de augusto 2017. Iomete antaue okazos la 13a  Monda Skolta Junulara Forumo en la sama loko, sed inter la 7a kaj 10a de augusto.

Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon che http://wsc2017.az

WAGGGS Bezonas interpretistojn

 

La Centra Oficejo de la Skoltina Movado (WAGGGS) faris alvokon por la posteno de interpretist(in)o por la 36a Monda Konferenco de WAGGGS en Nova Delhi, Bharato inter la 18 kaj 22 de septembro 2017. Interesitoj devas esti pli ol 18 jaraghaj, paroli almenau unu el la jenaj lingvoj kiel nativemulo – angla, araba, hispana, franca- kaj lau eble havi sperton kiel interpretisto. Ne nepre bezonatas esti membro de la Skoltina Movado. Sendu mesaghon al jo.s.tillotson@gmail.com antau la 31an de majo 2017 por pliaj informoj.

E-kurso por Skoltoj en Bharato

Ekde la 4-a de novembro ĝis la 14-a de decembro 2006 Espero Venki, la esperantisto el Bangaloro, Hindio, organizis kurson de Esperanto por rover-estroj en Kondajji Basappa Scout Camp en Davangere, tre fama skolta centro en Karnataka Ŝtato. La kurson partoprenis dek kvar personoj, kiuj agados en lernejoj, disvastigante Esperanton en la skolta movado. Dum 10 tagoj la organizanto instruis la lingvon kaj informis kursanojn pri la Esperanto-movado, ĝia ligo kun skolta movado kaj ankaŭ pri la intenco de Baden-Powell rilate Esperanton.