Category Archives: Ameriko

Scoutlink Konektas Geskoltojn

Jam de londa tempo Scoutlink permesas al Skolta Esperanto-Ligo starigi babil-kanalon ĉe ili. Scoutlink estas sendependa organizo dise tra la mondo, kiu permesas rektan komunikadon inter la membroj de diversaj skolt(in)aj organizoj, grupoj kaj izolitaj per interreto; ne gravas al kiu monda organizaĵo ili apartenu.

La kanaloj estas laŭ branĉoj/sekcioj, lingvoj, ktp. Eblas uzi la sistemon proponita de ili, aŭ uzi IRC, aŭ TeamSpeak, Serĉu aŭ tajpu #esperanto. Ne ĉiam estas esperantistoj tie, sed klopodu teni la torĉon por ke la kanalo ne fermiĝu. 

Vizitu la retejon che https://www.scoutlink.net kaj kie aperas Channel tajpu #esperanto  kaj vi eniros la kanalon.

Iĝu Nacia Reprezentanto, Kunlaboranto aŭ Helpanto de SEL

Se vi estas skolt(in)o kaj esperantist(in)o kaj volas diskonigi Esperanton en la geskoltaro de via lando, kandidatiĝu kiel Nacia Reprezentanto, Kunlaboranto aŭ Helpanto de Skolta Esperanto-Ligo !! Kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion , S-ro Guido Ricci, al adreso : Av. des Muguets 39,  BE-1950 Kraainem, Belgio; aŭ al ret-poŝto: skoltismo(ĉe)gmail.com

Esperanta Skolta Grupo en Kolombio

de Jorge Aurelio Díaz

Dum la pasinta XII-a Kolombia Esperanto-Kongreso (4–6 de novembro 2006) mi havis la okazon prezenti la novan skoltan grupon “Esperanto”, kiun kvin esperantistoj starigas ekde la pasinta jaro en Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio. Pasintjare, okaze de la XI-a Kongreso, la nuna Sekretario de SEL – Guido Ricci, interparolis kun kolombiaj esperantistoj por pripensi la eblon starigi Skoltan Grupon en tre malriĉa bogota kvartalo. Kamilo Botero, skolta plenaĝulo, posedas bieneton aŭ terpecon en tiu kvartalo, kaj li volis oferi ĝin kiel kunvenejon por la skolta grupo. Nia skolta grupo konsistas el tri sekcioj: la svarmo, por la geknaboj ekde la 7 ĝis la 10 jaro, kaj la trupo, por geknaboj ekde la 11 ĝis la 15 jaro, kies nomoj estas respektive gelupidtoj kaj geskoltoj. Nohora Gaitán estas la trupestrino, kaj Héctor Castaneda la svarmestro, Humberto Mayorquin helpas ĉu la trupon, ĉu la svarmon. Mi estas la grupestro. Ni ĉiuj estas lernantaj esperantistoj, kaj ankaŭ la geknaboj lernas Esperanton. Ili salutas, prezentiĝas, preĝas kaj esprimas la skoltan promeson en Esperanto. Ni uzas por tio la libreton “Skolta kaj Tenduma Terminaro” de Ko Hammer. Estas jam en diversaj landoj multaj skoltoj esperantistaj, sed, laŭ nia scio, nur nia skolta grupo uzas Esperanton kiel oficialan lingvon de la grupo. Komence, en la grupo estas nur dek geskoltoj kaj dek gelupetoj, sed ni esperas ke, iam post iam, la geknaboj el la kvartalo, koniĝontaj la ludojn kaj la diversajn agojn de la grupo, sentos sin altiritaj. Temas pri geknaboj tre malriĉaj, kiuj havas tro malmultajn eblojn eliri el sia situacio, kaj multajn fali en la drogkonsumon. Nia celo estas oferi al ili veran okazon, uzi fruktodone sian libertempon.