Tag Archives: Mondaj Ĵamboreoj

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

WOIS havos 1an Mondan Ĵamboreon

La Monda Organizo de Sendependaj Skoltoj okazigos ĝian Unuan Mondan Skoltan Ĵamboreon en Februaro 2020a en Ĉilio.

Tiel anoncis la Tutlanda Agrupiĝo de Skoltoj kaj Skoltinoj de Ĉilio, kiu membras en WOIS. Ankoraŭ ne estas pliaj informoj, kaj kie ĝi okazos, sed la decido estis prenata dum la Monda Konferenco okazinta en Kolombio.

Skolta Esperanto-Ligo planas ankaŭ partopreni en ĝi kaj jam komencis la kontaktojn por efektivigi tion.

Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreon 2023

Laŭ la voĉdono okazinta dum la Monda Skolta Konferenco, en Baku, Azerbajĝano, Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreo en la jaro 2023. La voĉdono gajnis Koreujo  kun 607 voĉdonoj, kontraŭ 365 voĉdonoj por Pollando.