Tag Archives: aktivecoj

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

La Kvadrata Ĉirkaŭvolvo

Oni uzas ĉi tiun volvon por kunigi du stangojn, trunkojn aŭ tubojn, krucigitajn en rekta angulo.

Oni komencas kun mastkroĉo plikita tre forte ĉirkaŭ la vertikala stango kaj sube de la horizontala stango.

Poste oni devas ĉirkaŭigi la stangojn per la ŝnuro, kun tri aŭ kvar plenaj turnoj, klopodante, ke ĉiu turno estu interne en la vertikala kaj ekstere en la horizontala stango.

La ŝnuro devas ĉiam esti streĉita, tiel la volvo estu pli firma.

Oni finas la tutan volvon per la sama mastkroĉa noto kiel ĉe la komenco, sed ĉifoje sur la horizontala stango.

Praktiku ĉi tiun volvon, ĉar ĝi estas ja utila por konstruaĵoj kiel pontoj kaj ŝtuparoj.

Ĉiliaj Aventurskoltoj malkovras Esperanton

Inter la 13an kaj 20an de Januaro 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis Esperanton al aventurskoltoj en Pikarkin’ (kie okazis la 19an Skoltan Mondan Ĵamboreon en Ĉilio ), okaze de la tutlanda renkontiĝo “Aventura Nacional 2019″.

Oni disdonis pli ol 1000 fugfoliojn kaj ĉ.1200 gejunuloj partoprenis en la prezentadoj, kiujn dum 6 tagoj oni donis 8 aŭ 9 fojojn tage sub forta varmo kiel kutime okazas en Hacienda Picarquín.

Ni kontentas pri la afero, ĉar 99% el la gejunuloj tute ne sciis pri kio temas Esperanto! Do, almenaŭ ili jam scias. Iam ni rikoltos, sed oni devos daŭrigi la laboron en tiu ĉi junulara organizo. 

Ni volas danki al S-ro Arie Bouman el Belgio, kiu provizis senkontes panelon por ludi kaj tiel malkovri amuze Esperanton, kaj S-ron Valere Dumont de Verdaj Skoltoj, kiu sugestis la metodon por prezenti Esperanton al gejunuloj pli amuze.

 

Vjetnama Skoltisma Movado ĉe WOSM!!!

Post longa laborado de la Azia-Pacifika Komitato kaj la Pionira Skolta Movado de Vjetnamo, kaj post 44 jaroj de foresto, skoltismo en Vjetnamio estas denove ĉe WOSM. 

Hodiaŭ anoncis S-ro Craig Turpie, de la Monda Skolta Komitato, ke la Monda Oficejo de la Skolta Movado akceptis la revenon de Vjetnamio al tiu ĉi granda skolta familio. 

Fakte skoltismo ĉiam ekzistis en Vjetnamio, nur ĉesis iomete dum la tempo de la milito ( 1960-1970), kaj la ebleco de remenbriĝo ĉe WOSM okazas post longa laboro de reunuiĝo de la diversaj branĉoj de skoltismo kiuj aperis post la milito, kaj tio ŝuldiĝas al penado de la Azia-Pacifika Regiono de WOSM.

Nuntempe ekzistas ĉ. 5.000 skoltoj en Vjetnamio, kaj oni deziras krekigi tiun membraron.

Por esperantistoj nun malfermas ankaŭ la pordojn por prezenti Esperanton kiel taŭga ilo por internacia komunikado.

La aŭto de la ĉef’

La aŭto de la ĉef’ / estis kaptita de la kot’/( x4)                                                Ni eltiru ĝin pere de la traktor’                                                                                              ( tiu ĉi estas versio de verdaj skoltoj pro ĉefula aŭto kaptita de koto dum tendumado)

Alia versio plej ofte kantata estas :

La aŭto de la ĉef’ / havas truon en la rad’ (x4) … Ni riparu ĝin per peco de maĉgum’