Veraj Amikoj

Kio estas amiko? Jen vera demando por ni ĉiuj. Grava vorto, ĉu ne? Sed, nur vorto?

Ne! Amikeco estas multe pli ol nur unu grava vorto. Kutimaj esprimoj kiel “se mi havus amikon ( aŭ amikinon)”, aŭ “mia amik(in)o vere komprenas min” sone ĉie ajn en la mondo. Ni povas havi multajn amikojn aŭ nur unu. Eĉ neniu! Amik(in)o ne egalas al “kontakto” en facebook aŭ instagram ĉar multe el ili eĉ vi tute ne konas!!!

Homo estas estaĵo socia, kiu ne eblas vivi sole; aŭ almenaŭ tion diras spertuloj. Tial, ni serĉas kaj trovas amikojn interesajn, agemajn, ankaŭ enuigajn kaj batalemajn…

Kiel trovi amikon? Eblecoj ja ekzistas: en lernejoj, en la universitato, en la klubo, en la kinejo, en la laborejo, kaj – kiel ne- en akcidentoj.

Legante ĵurnalon, aperis tre interesa artikolo pri knabo kiu sendis mesaĝon en botelo kaj ĵetis ĝin en la maron. Li pensis, ke iam la botelo estos trovita de iu, kaj iu egos la mesaĝon kaj respondos. Tio fakte okazis tri jarojn poste, kiam li recevis telefonalvokon el insulo en la Franca Polinezio, kaj tempo poste ili renkontis en Francio.

Sed la plej taŭga ekzemplo pri amikeco estis jena: Laboristo havis akcidenton gravegan en fabriko kaj li suferis brulumon je 90% en sia korpo. Nenia espero, nur certa morto. La kuracistoj diris, ke nur grefto permesos lin vivi kelkajn monatojn. Li bezonis donantojn por preskaŭ ĉion kovri. Kvar amikoj donis 25% de siaj propraj haŭtoj kaj ili restis 5 monatoj en hospitalo. Pasis du jaroj kaj tiu laboristo ankoraŭ vivas kaj ŝanĝis lian naskiĝdatrevenon al tiu, kiam li foriris el hospitalo kaj komencis vivi denove dank’al siaj amikoj. Ĉu vi samfarus?