Esperanta Skolta Grupo en Kolombio

de Jorge Aurelio Díaz

Dum la pasinta XII-a Kolombia Esperanto-Kongreso (4–6 de novembro 2006) mi havis la okazon prezenti la novan skoltan grupon “Esperanto”, kiun kvin esperantistoj starigas ekde la pasinta jaro en Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio. Pasintjare, okaze de la XI-a Kongreso, la nuna Sekretario de SEL – Guido Ricci, interparolis kun kolombiaj esperantistoj por pripensi la eblon starigi Skoltan Grupon en tre malriĉa bogota kvartalo. Kamilo Botero, skolta plenaĝulo, posedas bieneton aŭ terpecon en tiu kvartalo, kaj li volis oferi ĝin kiel kunvenejon por la skolta grupo. Nia skolta grupo konsistas el tri sekcioj: la svarmo, por la geknaboj ekde la 7 ĝis la 10 jaro, kaj la trupo, por geknaboj ekde la 11 ĝis la 15 jaro, kies nomoj estas respektive gelupidtoj kaj geskoltoj. Nohora Gaitán estas la trupestrino, kaj Héctor Castaneda la svarmestro, Humberto Mayorquin helpas ĉu la trupon, ĉu la svarmon. Mi estas la grupestro. Ni ĉiuj estas lernantaj esperantistoj, kaj ankaŭ la geknaboj lernas Esperanton. Ili salutas, prezentiĝas, preĝas kaj esprimas la skoltan promeson en Esperanto. Ni uzas por tio la libreton “Skolta kaj Tenduma Terminaro” de Ko Hammer. Estas jam en diversaj landoj multaj skoltoj esperantistaj, sed, laŭ nia scio, nur nia skolta grupo uzas Esperanton kiel oficialan lingvon de la grupo. Komence, en la grupo estas nur dek geskoltoj kaj dek gelupetoj, sed ni esperas ke, iam post iam, la geknaboj el la kvartalo, koniĝontaj la ludojn kaj la diversajn agojn de la grupo, sentos sin altiritaj. Temas pri geknaboj tre malriĉaj, kiuj havas tro malmultajn eblojn eliri el sia situacio, kaj multajn fali en la drogkonsumon. Nia celo estas oferi al ili veran okazon, uzi fruktodone sian libertempon. 

E-kurso por Skoltoj en Bharato

Ekde la 4-a de novembro ĝis la 14-a de decembro 2006 Espero Venki, la esperantisto el Bangaloro, Hindio, organizis kurson de Esperanto por rover-estroj en Kondajji Basappa Scout Camp en Davangere, tre fama skolta centro en Karnataka Ŝtato. La kurson partoprenis dek kvar personoj, kiuj agados en lernejoj, disvastigante Esperanton en la skolta movado. Dum 10 tagoj la organizanto instruis la lingvon kaj informis kursanojn pri la Esperanto-movado, ĝia ligo kun skolta movado kaj ankaŭ pri la intenco de Baden-Powell rilate Esperanton.