SKOLTO ’22

Loko

La tendaro okazos en privata bieno apud la urbeto Ascea, en suda Italio (provinco Salerno)

Vojaĝo

Multaj longdistancaj trajnoj haltas en Ascea. La veturado de la stacidomo al la tendaro estas aranĝebla laŭ interkonsento, aŭ eblas marŝi duonhore, supren.

La plej proksima internacia flughaveno estas Napoli, La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ du horojn trajne.

Partoprenantoj

La aĝgrupo de tiu ĉi tendaro estas 12-16 jaroj por la patroloj. Pli aĝaj geskoltoj povas partopreni aparte kiel deĵori en Internacia Serva Teamo.

Skoltoj devas esti en patroloj kun patrolestro kaj kapablaj zorgi pri sia tendo, kaj mem kuiri kelkajn manĝojn.

Ĉiu patrolo kaj ĉiu pliaĝulo (de malpli ol 18 jaroj) estas sub la respondeco de plenkreska skoltestroj (almenaŭ 20-jaraj) kiu jam bone konas ĝin aŭ lin/in.

Cxiuj devas respekti la lokajn regulojn kontraŭ la pandemio kaj posedi la bezonatajn “verdajn legitimilojn”.

La respondecaj skoltestroj zorgos pri tio ke la partopreno de la skoltoj pri kiuj ili respondacas estu sub la sama asekuro kiel iliaj kutimaj skoltaj agadoj.

La skoltestroj konsistigos la stabon de la tendaro kaj kune disvolvigos la programon.

La respondeculoj de la grupoj kiuj aliĝis devas partopreni (senpage) interkonan kaj organizan renkonton en domo sur la tendumejo 27-30 de decembro 2021.

Kotizo kaj subvencio

La kotizo estas 150 € kaj inkluzivos: 3 manĝojn po tago, komunajn elspezojn de la tendaro kaj kontribuon al la kaso por subvencii la vojaĝojn.

La kotizo estu pagota 50% antaŭ al 30 de novembro 2021 kaj 50% surloke. Por pagi la unuan parton, bonvolu ĝiri la unuan pagon al Universala Esperanto Asocio (UEA) kun komuniko SELX-M Skolto 2022.

Por ĝiri monon al UEA elektu manieron ĉi tie. Poste sendu pruvon de la ĝiro al SEL (skoltismo@gmail.com) kun listo de la partoprenontoj kun ilia aĝo je la 10 de aprilo 2022 kaj nombro de patroloj. Poste eblas ŝanĝi nomojn,

Repago de la antaŭpago eblas nur se la tendaro ne okazus..

La vojaĝo estos subvenciata per repago surloke de: 10 € po persono el alia regiono de Italio, 30 € po persono el najbara lando, 50 € po persono el alia lando. La tendara buĝeto jam estas malprofita kaj SEL kovros la deficiton, tial ne ablas pli subvencii la partoprenon.

Materialo

La partoprenantaj patroloj kaj unuopuloj havu sian tendon kaj ilaron. Kelkajn aĵojn eblas prunti surloke per interkonsento kun la lokaj skoltoj kiuj partoprenas. Patroloj kiuj intencas konstrui instalaĵojn per palisoj kaj ŝnuro anoncu tion por ke ni aranĝu por ili la luadon de la palisoj.

Antaŭtendaro kaj posttendaro

La organiza teamo alvenas surloke la 9an de aprilo. La Internacia Servoteamo alvenas la 10an de aprilo. Ĉiuj rajtas alveni pli frue kaj resti pli longe, sed memzorge. Laŭpete, eblas peri kontaktojn por gastigadon antaŭ aŭ post la tendaro hejme aŭ en skoltejoj apud la tendaro aŭ en vizitindaj urboj.

Leteramikoj

La partoprenontoj estas invitata korespondi rete antaŭ la tendaro por ekinterkonatiĝi kaj plibonigi sian konon de Esperanto kaj helpi la komencantojn

Pasko

La tendaro okazos dum la paska semajno por okcidentaj kristanoj. Eblos partopreni dimanĉan meson.

Programo

La programo ĝis nun prilaborita, haveblas en la oficiala retejo http://www.skolta.org

Eblas sugesti novajn erojn al la organiza komitato per retmesaĝo al retpoŝto skoltismo@gmail.com

FACEBOOK: https://fb.me/e/2Gbc0lv2t