Skolta Esperanto-Ligo (SEL), fondita en 1918, estas la plej frua internacia skolta organizo en la mondo.
Por ebligi al geskoltoj vere sperti internacian gefratecon, Alexander William Thompson, angla trupestro, en 1918 ekhavis sur franca batalkampo la ideon fondi skoltan tutmondan organizaĵon por favori la internacian amikecon kaj reciprokajn servo-interŝanĝojn.
Por solvi la lingvajn problemojn, li rekomendis Esperanton kiel internacian komunikilon. Sekvis la saman jaron la fondo de Skolta Esperantista Ligo (nun: Skolta Esperanto-Ligo), kiu estas la unue fondita internacia skolta organizaĵo.
La celoj de la Ligo
- Diskonigi skoltajn idealojn per Esperanto
- Disvastigi Esperanton inter geskoltoj el ĉiuj landoj
- Faciligi la aperon de skolta literaturo en Esperanto
- Plifortigi la gefratecajn sentojn, komunajn al ambaŭ movadoj, inter junuloj de diversaj nacioj
https://donacu-al-skolta-esperanto-ligo-por-esperanta-skoltumado-cv-153.causevox.com/