22-Februaro : Nia Memortago
February 21, 2023Karaj amikoj
Ĉiun 22an de februaro ni rememoras al la Fondinto de la Skolta Movado kaj ankaŭ al sia edzino.
Baden Powell kaj Olave estis eksterordinara paro kiu dediĉis multe de tempo al la skolta kaj skoltina movado, kaj kiuj sendube apogis Esperanton ne tro publike sed private ĉar ili vidis en ĝi taŭgan ilon por la interkompreniĝo de gejunuloj dum internaciaj renkontiĝoj.
SEL klopodas sekvi tiun celon montrante ke Esperanto taŭgas por tiu ĉi junulara movado, kaj dum tiu ĉi tago ni ankaŭ rememoros niajn karajn pionirojn kaj antaulojn en nia propra ligo, kiuj ne dubis labori por la celo de interkompreniĝo ene de la skolta movado kaj vivigi la valorojn de skoltismo ene de la Esperanta movado.
Ni devas danki ĉiujn ili ĉar post pli ol 100 jaroj nia peno ankoraŭ vivas, kaj multe dependas de via apogo por ke ĝi plu vivu.
Laboru kun ni por pli bona estonteco!