Hungaraj Skoltoj Renkontiĝas por Praktiki E-on

Hungaraj Skoltoj Renkontiĝas por Praktiki E-on

March 30, 2022 Off By redaktoro

{:eo}

{:eo}

La skoltoj el Hungario, el Sárvár kaj skoltoj el  Budapeŝto de la trupo Xántus János partoprenis en komuna renkontiĝo en Győr inter la 18-20-a de marto 2022.
La du trupoj de la skoltoj kune lernas Esperanton rete, du horojn semajne ekde oktobro de la pasinta jaro. En marto en  tiu semajnfino ili finfine povis renkontiĝi persone kaj konatiĝi.
La renkontiĝon gastigis la benediktina bazlernejo en Győr. La renkontiĝo estis en gaja etoso.
La programoj estis:  Esperanto-leciono viva, urba konkurso ne nur el Győr, komerca ludo en la placo Széchenyi, lignofajro (apud lampo), konversacioj.  Raportis Maria

https://skoltamondo.cl/revuo/wp-admin/admin.php?page=wpglobus_options