La Humanitara Respondo de Skoltado en Ukrainio

La Humanitara Respondo de Skoltado en Ukrainio

March 6, 2022 Off By redaktoro

{:eo}{:eo}{:eo}{:eo}Ĉi tiun pasintan semajnon oni vidis la veran forton kaj kompaton de nia tutmonda Skolta Movado, ĉar junuloj, volontuloj, lokaj skoltaj grupoj, BP-Samideanoj kaj Naciaj Skoltaj Organizoj tra la mondo amasiĝis por subteni skoltojn en Ukrainio kaj siajn lokajn klopodojn dum la daŭra humanitara krizo.

Dank’ al la malavareco de pli ol 1,100 donacantoj el la tuta Skolta Movado en partnereco kun la Monda Skolta Fondaĵo, atingis la komencan celon enspezi US$100,000 por subteni humanajn helpajn klopodojn en Ukrainio. Ĉi tiuj financoj estos direktitaj al la Nacia Organizo de  Skoltoj de Ukrainio por provizi manĝaĵojn, medikamentojn, dormsakojn kaj aliajn necesajn provizojn, kune kun la kunordigo de psikologia subteno por junuloj kaj komunumoj trafitaj de la konflikto.

Nun la celon de la kampanjo estas atingi US$250,000 por provizi pli urĝan subtenon. Oni plilarĝigas la amplekson de la klopodo por direkti pliajn financojn al najbaraj Naciaj Skoltaj Organizoj en la regiono, kiuj antaŭeniris por oferti sian subtenon al la tuŝita loĝantaro.

Bonvolu konsideri fari donacon al ĉi tiu klopodo kaj dividi la ligon kun viaj amikoj, familio kaj skoltaj retoj. Pli da ĝisdatigoj estos kunhavataj en la Skolta Donaca Platformo dum la situacio disvolviĝas.

Se via Nacia Skolta Organizo deziras donaci pli grandan donacon de pli ol US$4,000 al la daŭraj monkolektaj klopodoj, bonvolu kontakti vian Regionan Subtenan Centron, kiu povas provizi al vi la neprajn informojn. Ĉiuj subvencioj, sendepende de sia grandeco, estos agnoskitaj en la listo de donacantoj de la ĉefa projekto sur la Skolta Donaca Platformo.