Aventurskoltoj Malkovras Esperanton

Aventurskoltoj Malkovras Esperanton

January 21, 2020 Off By redaktoro

Inter la 13-a kaj la 20-a de januaro, 2019, Skolta Esperanto-Ligo en Ĉilio prezentis la internacian lingvon Esperanto al la pioniroj/aventurskoltoj de la Geskolta Asocio de Ĉilio, okaze de la Unua Landa Aventuro, okazinta ĉe la Bieno de Picarquín en San-Francisko de Mostazal, sub forta varmego dum la tuta semajno.

Ĉirkaŭ 1200 gejunuloj havis kontakton per la unua fojo kun Esperanto, ili lernis iujn bazajn dialogojn, ĝian karakterizaĵon, ili eĉ kantis en Esperanto, aŭ almenaŭ ili provis. Pli ol 1000 broŝuroj estis disdonitaj ĉe la evento, kiu konsistigas la plej amasan disvastigon de Esperanto en Ĉilio ĝis nun.

La informoj ankaŭ atingis membrojn de la delegacioj de Peruo, Argentino kaj Brazilo. Notindas, ke 99% de la gejunuloj sciis absolute nenion pri Esperanto, do necesis multe da informoj pri la lingvo.