Partoprenu JOTI-JOTAn !!!

Partoprenu JOTI-JOTAn !!!

October 12, 2021 Off By redaktoro

La venonta semajn-fino okazos la internacia skolta evento Ĵamboreo per la Aero kaj Ĵamboreo per la Reto. Povas partopreni en ĝi, ĉiuj membroj de la Skolta kaj Skoltina Movadoj, sendepende de la organizo al kiu ili apartenas, malgraŭ tio ke ĝi estas organizata de la Monda Oficejo de la Skolta Movado (WOSM). Ĝi komencas je la 00 UTC la 16an de oktobro kaj finos je la 23.59 UTC de la 17an de oktobro.

Geskoltoj Esperanto-parolantaj povas viziti la babilejon ĉe www.Scoutlink.net kie ekzistas #esperanto kanalo. Estas tre facile partopreni; nur klaki sur la ligon donitan, doni vian kromnomon, kaj serĉi la kanalon #esperanto kaj tie ni renkontos.

Ni ankaŭ disponeblos la videobabilejon per jitsi, kaj do eblos samtempe tajpi kaj babili en Esperanto.

DO EK!!!