SKOLTO’22: SEL TENDARO EN ITALIO

SKOLTO’22: SEL TENDARO EN ITALIO

June 19, 2021 Off By redaktoro

Ni ĝoje informas al vi ĉiuj, ke Skolta Esperanto-Ligo planas okazigi Internacian Tendumadon por Esperantoparolantaj geskoltoj en suda Italio.  La tendumado okazos – se la pandemio tion permesus- dum Pasko 2022 en bieno kies posedanton oni jam kontaktis, same la lokan skoltan grupon. Oni antaŭvidas partoprenon ĉefe de europaj geskoltoj pro la nunaj vojaĝ-malfacilaĵoj

Jam anoncis la emon partopreni geskoltoj el Hungario, Pollando kaj Belgio. Aliĝilo baldaŭ estos preta kaj same la aliĝkostojn oni anoncos kiel eble plej rapide.

Skizo de la eventa programo estas en ĉi tiu vikio por ke vi povu viziti ĝin kaj kunlabori en la disvolviĝo de la evento mem. Se pro la pandemio oni ne eblus tendumi, SEL gardos ĉi-programon por disvolvigi ĝin kiam la sankondiĉoj permesos. Do, restu atentaj!!!

[social_icons_group id=”97″]