Speciala JOTI ĉisemajnfine

Ĉisemajnfine okazos speciala versio de JOTI pro la kvarenteno kiun trafas al ni ĉiuj tutmonde. Do, ekde la 4an de aprilo 00 UTC ĝis la 23.59 UTC de la 5an de aprilo, la kanalo #esperanto ĉe http://scoutlink.net estos malfermita por niaj kontaktoj skribe. Ni ankaŭ malfermos videokonferecon ĉe http://meet.jit.si/bivako kiun iu ajn povas malfermi je sia neceso. 

Ni ŝatus renkonti vin tie kaj ekkoni vin skribe kaj eble per videokamerao.

Afganistano revenas al WOSM

Komence de januaro 2020a, la Afgana Skolta Asocio revenis kiel la 173a  plenplena membro ĉe la Monda Oficejo de la Skolta Movado (WOSM).

Post longa malebleco de skoltaj aktivecoj en tiu lando pro la grava milita situacio tie, finfine tiu asocio povis reveni al la monda skolta frataro, ĉi foje kun iom pli ol 11 000 gemembroj knaboj kaj knabinoj kiuj povis profiti de la spertoj de malnovaj skoltestroj, kiuj permesis la restarigo de skoltismo kaj skoltinismo en tiu azia lando.

Tiel Afganistano aldonas al aziaj landoj kie skoltismo estis iam malpermesata. Ankaŭ en kontinenta Ĉinio okazas lante progresoj por la eniro de skoltismo, ĉi foje ne de WOSM, sed de la tradiciaj skoltaj asocioj WFIS kaj WOIS!!!

Nia JOTI-renkontiĝo 2019

La venonta semajnfino okazos la tutmonda geskolta renkontiĝo organizata de la Monda Skolta Oficejo por kunigi membrojn de la Skolta kaj Skoltina movadoj tutmonde. Tio estas JOTA

Dum la unuaj tempoj, tio ĉi okazis helpe de radioamatoroj kiuj ĝentile permesis nin viziti iliajn hejmojn kaj tiel babili radie kun aliaj geskoltoj samlandanaj aŭ eksterlandanaj.  Ofte dum tendaro oni havis la ŝancon kontakti tre foraj landoj dumnokte.

Kiam interreto aperis, venis la ŝanco ankaŭ uzi tiun ilon, kaj aperis JOTI, do ĵamboreo per la reto. Nun eĉ aliaj iloj permesas rektan komunikadon inter geskoltoj kiel telegram aŭ vacapo.

Nia plej ofta renkontiĝejo okazas ĉe http://webchat.scoutlink.net ĉe la kanalo #esperanto kie homoj el diversaj landoj kaj kontinentoj hazarde renkontas kaj babilas pri skoltismo esperante, kaj eĉ propagandas Esperanton krokodilante nacilingve. 

Ĉi semajnfino, ni atendas vin.

Helpu nin Konstrui Estontecon!!!

Nia Ligo jam estas 100 jara, kaj la cirkunstancoj kie skolt(in)ismo multe ŝanĝis inter la komencaj jaroj de la ligo, kaj la nuntempo. Pro tio oni bezonas ŝanĝi ne la celojn sed la rimedojn kiujn ni uzas por atingi la celon montri Esperanton al la skolt(in)aro.

Ni konstruis malgrandan enketon pri SEL kaj ĝia agado, kaj demandas tie pri kelkaj aferoj kiuj iam aperis en la diskutoj pri SEL, kiel ekz-e ĉu starigi SEL kiel internacia skolta organizo konkurenca al aliaj skoltaj organizaĵoj?, ĉu ĵamboreumi ĉiun 4an jaron? Ĉu krei konkursojn internaciajn? ktp.

Ni petas al vi, respondi tiun ĉi enketon por havi ideon pri la nuna situacio de SEL tra la mondo, kaj kien iri kaj kion fari.

Jen la ligo, kaj ne nepre vi devis/devas esti membro de la skolt(in)a movado por ĝin respondi.

Klaku sur la ligon kaj helpu nin. Oni malfermos novan fenestron, kaj klaku sur “siguiente” ( sekva, en la hispana), kaj bv. respondi.

Veraj Amikoj

Kio estas amiko? Jen vera demando por ni ĉiuj. Grava vorto, ĉu ne? Sed, nur vorto?

Ne! Amikeco estas multe pli ol nur unu grava vorto. Kutimaj esprimoj kiel “se mi havus amikon ( aŭ amikinon)”, aŭ “mia amik(in)o vere komprenas min” sone ĉie ajn en la mondo. Ni povas havi multajn amikojn aŭ nur unu. Eĉ neniu! Amik(in)o ne egalas al “kontakto” en facebook aŭ instagram ĉar multe el ili eĉ vi tute ne konas!!!

Homo estas estaĵo socia, kiu ne eblas vivi sole; aŭ almenaŭ tion diras spertuloj. Tial, ni serĉas kaj trovas amikojn interesajn, agemajn, ankaŭ enuigajn kaj batalemajn…

Kiel trovi amikon? Eblecoj ja ekzistas: en lernejoj, en la universitato, en la klubo, en la kinejo, en la laborejo, kaj – kiel ne- en akcidentoj.

Legante ĵurnalon, aperis tre interesa artikolo pri knabo kiu sendis mesaĝon en botelo kaj ĵetis ĝin en la maron. Li pensis, ke iam la botelo estos trovita de iu, kaj iu egos la mesaĝon kaj respondos. Tio fakte okazis tri jarojn poste, kiam li recevis telefonalvokon el insulo en la Franca Polinezio, kaj tempo poste ili renkontis en Francio.

Sed la plej taŭga ekzemplo pri amikeco estis jena: Laboristo havis akcidenton gravegan en fabriko kaj li suferis brulumon je 90% en sia korpo. Nenia espero, nur certa morto. La kuracistoj diris, ke nur grefto permesos lin vivi kelkajn monatojn. Li bezonis donantojn por preskaŭ ĉion kovri. Kvar amikoj donis 25% de siaj propraj haŭtoj kaj ili restis 5 monatoj en hospitalo. Pasis du jaroj kaj tiu laboristo ankoraŭ vivas kaj ŝanĝis lian naskiĝdatrevenon al tiu, kiam li foriris el hospitalo kaj komencis vivi denove dank’al siaj amikoj. Ĉu vi samfarus?

SKOLTISMO EN ESPERANTO KAJ ESPERANTO POR SKOLTISMO

%d bloggers like this: