JOTA-JOTI

La venonta 20an ĝis la 23an de oktobro 2017, okazos la ĉi jara Ĵamboreo per la Aero kaj la Ĵamoreo per la Reto. Ili estas tutmondaj skolta kaj skoltinaj aranĝo per kiu membroj de la Skolta kaj Skoltina Movadoj klopodas kontakti aliajn membrojn kaj interŝanĝi personaj datoj por posta interŝanĝo.

JOTA naskis en la 50 jaroj por permesi al la skoltoj kiuj ne povas partopreni en Mondaj Skoltaj Ĵamboreoj nek en la aktiveco de Kuniĝu al Ĵamboreaj Tendumadoj, kaj estis ideo de radioamatoro el Britio. Ekde tiam, radioamatoroj de la tuta mondo helpas geskoltojn partopreni la eventon.

Post la apero de interreto, la evento ankaŭ transiris al la uzado de tiuj rimedoj kaj tio permesis ke gejunuloj povu vidi sin vid-al-vide.

Esperantaj skoltoj kunvenas ĉe http://www.scoutlink.net en la kanalo #esperanto de IRC. Ni atendas vin tie!!!

Dinamikoj : Koroj

CELO:  Ĉi tiu dinamiko oni uzas por “rompi la glacion” kiam oni komencas novan grupon.
PARTOPRENANTOJ: ĝis 40 personoj.
PREPARADO:  En 20 folioj, desegnu ĉe la centro koron, uzante ruĝan krajonon. Oni tranĉas la foliojn en du pecoj, kaj la limoj devas esti neregulaj; farante tiel 40 malsamaj pecoj. Unu peco po partoprenanto.
REGULOJ:
a- Oni metas ĉiujn pecojn en la centro de tabulo, bone miksitaj;
b- Oni petas al ĉiu partoprenanto, ke oni prenu unu pecon de papero;
c- Poste, serĉu la partner(in)on kiu havas la alian duonon,  kaj ili devas koincidi perfekte;
d- Kiam oni trovas la korektan paron, ili devas paroli dum 5 minutoj pri si mem, ekz-e pri personaj datumoj, plaĉoj, hobioj, ktp
e.  Ĉe la fino de la tempo, la grupo kunvenas denove kaj unu prezentas la alian kaj esprimas iliajn spertojn pri la aktiveco.

4 Novaj Skoltaj Asocioj eniras WOSM

WOSM akceptis en ĝia sino, 4 novaj skoltaj organizoj. Temas pri la Katolika Skoltina Asocio de Sanmarino, pri la Skolta Asocio de Irako, Skolta Asocio de Orienta Timoro, de Skolta Asocio de Gvineo Bisao kaj la Skolta Asocio de Makao.

La plej elstara estas la reveno de la skoltoj el Irako ĉar tie la movado iomete malaperis pro la milito tie. La asocio en Orienta Timoro, okazis fakte pro la sendependiĝo de tiu lando; kaj tiu da San Marino kaj Makao temas de du malgrandegaj asocioj kiuj agadas meze de du landoj pli grandaj la unua en meze de Italio, kaj la alia ĉe la marbordo de Ĉinio.

Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreon 2023

Laŭ la voĉdono okazinta dum la Monda Skolta Konferenco, en Baku, Azerbajĝano, Koreujo gastigos la 25an Mondan Skoltan Ĵamboreo en la jaro 2023. La voĉdono gajnis Koreujo  kun 607 voĉdonoj, kontraŭ 365 voĉdonoj por Pollando.

Germanaj Skoltoj Ĵamboreumas por “Estonteco”

La pasinta semajno germanaj skoltoj BdP  kuntemdumis  por tutgermania ĵamboreo. Ĉi foje, la moto estis “Estonteco” . Jes, tiel. Ili uzis la esperantan vorton “Estonteco” tiel skribite rekte en Esperanto.  Kial ili uzis tiun ĉi vorton? Estos bona demando….

Le Scoutisme en Espéranto et Espéranto pour le Scoutisme

%d bloggers like this: